Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Mi volas prilabori ion!

Mi volas prilabori ion!

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-11 22:52
Steven Brewer iĝis esperantisto antaŭ pli ol du jardekoj. Pasintjare li demisiis de sia posteno kiel sekretario de la landa asocio de UEA en Usono, kaj ĉi-jare li ne plu membras en ajna Esperanto-organizaĵo. Sed tio ne signifas, ke li ne volas fari ion per aŭ por Esperanto, li klarigas - eĉ tute male.

Dum la kelkaj monatoj post kiam mi demisiis kiel sekretario de Esperanto-USA, mi demandas min: kien nun. Mi ankoraŭ ne havas klaran respondon, sed kelkajn aferojn mi decidis. Kaj novan ideon mi ekhavas.

Antaŭ pli ol 20 jaroj mi aliĝis al la Esperanto-movado. Sed post la jarŝanĝo mi ne plu estas membro de ajna Esperanto-asocio. Mi intencas realiĝi al nek Esperanto-USA nek UEA. Mi pli-malpli decidis tion antaŭ monato, kiam mi ricevis peton ĝisdatigi miajn informojn por la "delegita reto" kaj mi respondis por anonci ke mi ne plu estu delegito.

La problemojn de la Esperanto-movado mi ne nun volas ekrediskuti. Mi jam kelkfoje faris tion. Sed mi diru unu-du vortojn pri la tiel-nomata "Delegita Reto".

La delegita reto estas emblema ekzemplero pri la problemoj de la Esperanto-movado. Jen granda reto da homoj kiuj ricevas nenian taskon nek gvidon nek organizan subtenon de UEA. Oni nur kreas liston da homoj sen ajna supozo, ke delegitoj faru ion ajn. Kaj la tuto restas kaŝita malantaŭ pagomuro. Stulte. Kia malŝparo da laboro! Jen ĉio dirinda pri "La Esperanto-Movado."

Mi nepre restos Esperanto-parolanto. Mi havas sufiĉe da amikoj por ne tute forlasi Esperantujon. Mi regule verkas ĝisdatigojn dulingvajn. Kaj plaĉas al mi verki Esperantajn eseojn kaj hajkojn.

Esperanto, tamen, fariĝas multe malpli granda parto de mia vivo. Tio ne estas en si mem malbona afero: mi dediĉas min pli al miaj laboro kaj familio, de kiuj mi ŝteladis tempon por esperantumi. Ankaŭ mi simple priĝojas la vivon: mi legas, ludas komputile kun mia frato, kaj tiel plu.

Unu ideon pri Esperanto mi daŭre pripensas.

Por mi, unu el la plej bonaj spertoj en Esperantujo estis la semajnfino en kiu Robert Read organizis feston por prilabori la novan retpaĝaron de Esperanto-USA. En unu loko, kunvenis aro da homoj kiuj kune laboris por atingi celon. Ni vere faris ion per Esperanto — ion konkretan, al kio ni povis poste montri kaj diri "Jen io!"

Tro ofte, mi spertas ke oni esperantumas pli-malpli sencele. Oni babilas pri hazardaj aferoj - kaj tro ofte la diskuto pritemas bagatelaĵojn. Mi pensas precipe pri la poemo Estas Mi Esperantisto de Julio Baghy:

Mi parolas kun rapido :
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto ;
estas mi esperantisto.

Ofte, la babilado deflankiĝas al disputoj pri gramatiko. Ege tedaj, laŭ mi. Multaj esperantistoj amas tion: mi ne. Mi volas fari ion.

Kion oni faru? Kion ajn! Unufoje, mia loka grupo faris ŝildojn kaj portis ilin ĉe manifestacio: tio estus bona tasko por prilabori kune. Aliaj ideoj: kune prilabori Esperanto-kongreson, kune prilabori paĝojn por Vikipedio, kune prilabori eseojn por libro aŭ antologio, kune prilabori la tradukojn por softvaro (ekzemple Libreoffice) aŭ retpaĝaro (ekzemple Facebook).

Mi pripensas retpaĝaron kie homoj kiuj volas prilabori ion, povas reklami kion ili faros — kaj kiam: aliaj povus partopreni aŭ vid-al-vide aŭ pere de la reto. Kelkaj lokaj grupoj povus proponi projektojn kaj inviti ke aliaj samtempe tra la mondo partoprenu.

Mi starigas retpaĝaron ĉe la adreso prilabori.org. Mi esperas ke aliaj volas prilabori ion kaj pretas starigi projekton tie por varbi kunlaborantojn. Aliĝu kaj partoprenu, se vi volas fari ion.

Kaj se vi volas nenifaradi, faru do nenion.

Steven Brewer

Pli frua versio de la teksto aperis en la blogo de Steven Brewer

arkivita en:
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-01 16:08
Steven estas unu el la plej valoraj homoj kiujn mi konas en Esperantujo. Lia pledo por kunlabora au individua prilaboremo anstatau la morta ripetado de rutinoj estas tre pensinstiga. Dankon.
Steven D. Brewer
Steven D. Brewer diras:
2013-01-01 18:21
Dank' al vi, kara. Unu el la problemoj en Esperantujo estas ke ĉiuj volas krei ion novan anstataŭ antaŭenigi la projektojn de aliaj. Kaj nun ankaŭ mi faras tion. Sed neniu povas diri ke mi ne provis.
Toño del Barrio
Toño del Barrio diras:
2013-01-02 00:04
Steven levas plurajn diskutindajn punktojn, kiuj meritas seriozan pripensadon. Jen kelkaj unuaj komentoj.

Mi iom bedaŭras ke li forlasas la asociojn. Tradicie, tiuj estus ĝuste la iloj por ebligi tiun kunlaboron kiun li pripledas. Mi ankoraŭ esperas ke ili povas konservi tiun rolon, eĉ se ne ekskluzive. Mi ne scias ĉu la usona asocio perdis sian agadkapablon, kaj ja scias ke UEA devus havi pli aktivan rolon en la kolektiva agado. Sed malplifortigo per forlaso ne ŝajnas al mi la plej bona elekto.
Mi mem, kiel nuna respondeculo de landa asocio, scias kiom malfacilas kunlaborigi homojn en volontularoj kiel niaj.

Aliflanke, mi konscias ke nunaj teknologioj malneprigas asociojn kiel tiajn ĉefajn kunlaboradejojn. Eblas nun trovi manierojn kunagadi por specifaj projektoj, sen bezono krei permanentan strukturon. Tio laŭ mi estas tute bonveniginda ŝanco. Mi mem partoprenas/is en kelkaj tiuj ekzemploj, kiel Vikipedio, la TED-subtekstigoj, ktp. Sed mi volas atentigi ke, laŭ mia sperto, kunlaborigi homojn estas treege facile, eĉ per tiuj rimedoj. Nur kiel tre klara ekzemplo, ekzistas en Vikipedio projekto nomata ĝuste "Kunlaboraĵo de la semajno" http://eo.wikipedia.org/[…]/Vikipedio:Kunlabora%C4%B5o_de_la_semajno kiu celas trovi tiujn kunlaboremulojn por kune prilabori interesajn sed ĝis nun neglektatajn artikolojn; bedaŭrinde tamen la ĝenerala rezulto estas ege nekontentiga, kaj tro ofte la laboro restas neplenumata.

Ĉiu sperta esperantisto konas similajn kazojn: homoj ŝatas iniciati proprajn projektojn, kaj ne tiom labori en aliaj iniciatitaj de aliuloj. Tio ne estas kritiko, sed simpla konstato. Ni ĉiuj estas volontuloj, nedevigataj labori, kaj krome sufiĉe ribelemaj por ne resti ĉe la majoritata elekto de la civitanoj.

Steven certe konas tiun problemon. Mi certe esperas ke via "prilaborilo" povos kontribui al la trovo de kunlaborantoj por projektoj, kaj tiel iom kuraci la ĝeneralan individuismon de nia diligenta kolegaro. Bonŝancon!
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-01-04 15:36
Kara Tonjo, vi atentigas ke laŭ via sperto „kunlaborigi homojn estas treege facile“ (vi supozeble celis „malfacile“). „Nur kiel tre klara ekzemplo, ekzistas en Vikipedio projekto nomata ĝuste 'Kunlaboraĵo de la semajno' (...)“. Kaj vi detaligas, ke tio ne bone funkcias. Nu, kial oni ne simple finas tiun projekton 'Kdls' en vikipedio konstatante, ke ĝi ne funkcias? Mi neniam emis tie kunlabori, ĉar temas pri iuj temoj, pri kiuj mi ne aparte interesiĝas (kaj ne scias multon). Estas tiom da paĝoj en vikipedio, pri kiuj mi povas kunlabori bone aldonante mian scion... Kaj entute Vikipedio eble estas la plej grandioza kunlaborprojekto de la pasinta jardeko!

Poste vi skribas, ke „homoj ŝatas iniciati proprajn projektojn, kaj ne tiom labori en aliaj iniciatitaj de aliuloj.“ Ĉu vi vere kredas tion? Mi ne havas tiun impreson. Mi konstatas, ke miloj da homoj kunlaboras en Vikipedio, multaj centoj en Tatoeba kaj en ĉiu Esperanto-renkontiĝo estas dekoj da homoj, kiuj prelegas kaj alimaniere kunhelpas, kvankam ili ne mem iniciatis la aranĝon (kiel en la ĵusa 11-a Novjara Renkontiĝo, kiun mi iam survojigis). Ankaŭ ĉi tie en Libera Folio kunverkas kaj komentas centoj da homoj, kvankam iniciatis la aferon nur du homoj, István kaj Kalle. La proporcio inter iniciatintoj kaj sekvantoj en ĉiuj tiuj ekzemploj estas favora al la sekvantoj, ĉu ne? Tio cetere validas ankaŭ por internaciaj planlingvoj: Nur proksimume milo da homoj iniciatis tian lingvon, tutcerte multaj centmiloj sekvis unu el ili, nome Esperanton. La rilato inter iniciatintoj ĉi-kaze do estas almenaŭ 1000 : 100 000, do 1 : 100. Eble ĝenerale pri projektoj la rilato inter iniciatintoj (inkluzive de la nesukcesaj) kaj sekvantoj estas en la regiono de 1 : 10 ĝis 1 : 1000.

Mi havas la impreson, ke estas ne tute facile akcepti la fakton, ke estas la aliaj homoj, ne nur la iniciatinto, kiuj decidas, ĉu io funkcias aŭ ne. Ke estas la aliaj homoj, kiuj demokrate decidas pri la projektoj kaj pri sia propra tempo (kaj mono). Oni mem kredas je siaj projektoj, sed kelkfoje la aliaj ne... Tia la vivo, tia la evolucio-simila vivo de projektoj. Kelkaj sukcesas, aliaj ne. Eble investiĝis nenecesa laboro por iuj projektoj – sed ne estas tute facile antaŭe scii, ĉu io sukcesos aŭ ne. Do la „perdita“ laboro parte estas neeviteblaj kostoj de la esplorado de taŭgaj vojoj.

La tradiciaj asocioj laŭ mi bone sukcesis en la tasko vivteni Esperantujon, sed simple neniel sukcesis en la tasko signife grandigi la Esperanto-parolantaron. Kaj estas neniuj signoj, ke nun, post cent jaroj, oni trovos la miraklan ŝtonon por realigi pli grandskalan disvastigon de Esperanto en la kadro de tradicia multmembra Esperanto-asocio.

Sekve estas logike, ke homo kiel Steven forlasas ilin kaj serĉas sian propran novan vojon. Li faras, kion dekoj aŭ centoj da homoj jam faris antaŭ li: Krei sian propran projekton ekster la organiza kadro de la tradiciaj asocioj; estas pli malpli egale, ĉu oni tiukaze restas membro aŭ ne. La listo estas longa, do mi nomos nur kelkajn: Multaj libro-eldonistoj, Teo Jung kaj sekvantoj (Heroldo de Esperanto), Alexander Korĵenkov (Sezonoj/Ondo de Esperanto), Hermann Behrmann (Esperanto programita/Esperanto-Centro), Flo (Vinilkosmo), Kalle k.a. (Libera Folio) kaj multegaj projektoj ligitaj ne al gvidanto, sed al grupo (tradukado de Facebook, Mozilla, Tatoeba, verkado de vikipedio, Muzaiko ktp.).

Fine vi, Tonjo, asertas, ke ni estas „sufiĉe ribelemaj por ne resti ĉe la majoritata elekto de la civitanoj.“ Mi ne konsentas. Unue: La plimulto de la Esperanto-parolantoj demokrate elektis NE membriĝi en Esperanto-asocio. Vidu la censojn en Hungario, Litovio, Rusio ktp., kie evidentiĝis, ke ĝenerale malpli ol triono de la parolantoj, mezume malpli ol 15 % estas membroj de tradicia asocio. Se poste okazas ajna elekto inter la asociaj membroj, tio nenion signifas por la opinio de la aliaj Esperanto-parolantoj. Kaj krome estas kutime nur la estraroj aŭ unuopaj estraranoj kaj komisiitoj, kiuj fakte decidas pri projektoj.

Due: La asocioj estas ĝeneralaj asocioj, en kiuj membras homoj de plej diversaj opinioj. Mi antaŭ nelonge sekvis diskuton en la retlisto Informado, pri kio temu 2013. Oni opiniis, ke eble pri lingva justeco, eble pri agado ĉe instruistoj (propedeŭtiko), eble pri kvinoo, eble pri rajtoj de civitanoj, eble oni ne havu temon, sed nur prezentu Esperanton kiel ilon de internacia komunikado. En tiu mikspoto de opinioj ne ekzistas iu aparta opinio, kiun indas sekvi kvazaŭ ĝi estus majoritata. Ne havas grandan sencon fari ion komune en rondo, kiu ne havas komunan opinion. La tradiciaj asocioj simple ne havas klaran komunan celon.

Trie: Temas pri la libera tempo de Esperanto-parolantoj. Pri tiu tempo ne povas okazi majoritata elekto. Se mi kredus, ke la agadoj de la tradiciaj Esperanto-asocioj kutime havus sukceson, mi eble pretus kunagi. Sed oni kutime ne fiksas klaran kaj mezureblan celon, oni malofte fiksas tempokadron, oni malmulte planas kaj oni malmulte rerigardas al la rezultoj kompare kun la planoj. (Kutimaj problemoj de tiaj asocioj ankaŭ ekster Esperantujo; la problemo estas la strukturo de asocio, ne la homoj.) Mi ne deziras ĵeti mian tempon en rubujon; mi preferas promeni aŭ legi, retumi aŭ babili kun amikoj... Aŭ krei proprajn projektojn kun nur kelkaj aliaj homoj.
Steven D. Brewer
Steven D. Brewer diras:
2013-01-02 01:54
Mi demandis min dum tuta jaro antaŭ ol mi decidis ne realiĝi al la Esperantaj asocioj. Finfine, mi decidis forlasi ilin ĉar mi kredis ke tiel mi plej efike komuniku ke la organizaĵoj devas ŝanĝi sian vojon.

Neniu povas diri ke mi ne provis ŝanĝi la organizaĵojn de interne. Neniu povas diri ke mi ne priskribis tiajn ŝanĝojn, kiaj mi kredas estas necesaj.

Kelkaj estraranoj konstatas ke nova vojo estas necesa, sed tro multe ankoraŭ baras ajnan ŝanĝon. Ĝis ili venkiĝos, ŝanĝo restos neebla. Ju pli da homoj rifuzos realiĝi kaj postulos ŝanĝon, des pli necesa la ŝanĝon fariĝos.

Mi dankas vin pro viaj bondeziroj je prilabori.org. Mi provis unue elekti "kunlabori.org" sed, bedaŭrinde, oni jam registris tiun adreson (malgraŭ tio ke ili ŝajne ne uzas ĝin). Ankaŭ mi esperas ke la retpaĝaro povas kunigi homojn por antaŭenigi nian Aferon.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-02 08:53
Estas intertempe mia impreso, ke la spertoj de Steven estas tutmonda fenomeno. Mi cxefe spertis en Germanio kaj en mia logxloko Berlin. La landa asocio GEA havas manplenon da estraranoj (http://www.esperanto.de/node/61) kaj komisiitoj ( http://www.esperanto.de/node/62), kiuj gxenerale havas la taskon okupigxi pri kontaktoj al la publiko. Sed la rezultoj estas tre limigitaj. Supzeble la plej multaj gazetaraj konktaktoj havas EsperantoLand (http://www.esperantoland.org/eo/plu.php?msgid=1144), strukturo kiu forlasis la landan asocion antaux kelkaj jaroj pro malkontento.
La plej multaj funkciuloj sur landa kaj loka nivelo havas certan komunan komprenon de Esperanto, kiun mi ankoraux ne povas konvinke priskribi en kelkaj vortoj. Mi havas la impreson, ke cxi tio sinteno estas spertebla ankaux en aliaj landoj kaj nome en UEA.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-01-04 13:17
La ideo de http://prilabori.org/ kaj http://per.esocom.de/ iom similas. Eble vi povos kunlabori.
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2013-01-08 20:10
Saluton!

Oni prave substrekas, ke Esperantistoj malvolonte laboras kune, se temas pri novaj direktoj. En la reto fakte nur Lernu estas vere kolektiva projekto, ĉiuj aliaj sukcesaj retejoj ekzistas dank' al energio de unu aŭ kelkaj homoj. Laŭ mia opinio, tion grandparte kaŭzas, ke oni ne prezentas klare difinitajn celojn kaj sufiĉe allogajn motivojn, vokante al tia agado. Stilon de kutimaj pridiskutoj, kiam oni proponas ideon de ajna projekto, ligita kun Esperanto, eblas esprimi tiele: "Ni ja faru ion por Esperanto, kial do ni ne faru, ekzemple, tion ĉi?" Oni ne proponas strategion - al kiu streblas projekto, kian rezulton oni volas atingi kaj kiajn konsekvencojn tio havos.

Mi, miaflanke, lanĉis antaŭnelonge projekton "Aŭdvide" (http://audvide.blogspot.com), kiu estas ĝuste rezulto de ellaborita strategio. Miaopinie, unu el ĉefaj taskoj nune estas modernigo de la ekzistanta Esperanto-komunumo, por ke ĉiu posedanta la lingvon povu senprobleme apliki sian konon kaj ricevi ion interesan kaj utilan por si. Unu el la plej efikaj vojoj realigi tion estas disponigi aŭdvidajn materialojn per Esperanto. Okaze de sukceso, tiaspeca projekto estos utila por Esperantistoj kaj digne prezentos nin por la ekstera publiko. Tial mi invitas interesantojn al kunlaborado.
Enrique Ellemberg
Enrique Ellemberg diras:
2013-01-16 07:35

Homoj kiuj parolas pri kunlaboro, sed ili ne kunlaboras.

Multfoje mi legis kaj aŭdis pri homoj kiuj plendas pri la ideo ke

esperantistoj neniam kune kunlaboras.

Jam de jarcento miloj da esperantistoj kuniĝis kiel membroj
de UEA. Ankaŭ de multaj jaroj, centoj da esperantistoj kuniĝis
kiel membroj de Esperanto-USA (aŭ ELNA).

Mi parolos nur pri unu tasko de tiuj asocioj: katalogado kaj
vendado de libroj ... kiu helpas la verkadon de libroj. Same
pri muziko.

Ĉu iu el la legantoj ĉi tie opinias ke estus pli bone ne plu
membriĝi en tiuj organizaĵoj, kaj finfine ili malaperu?
Jam hodiaŭ ambaŭ organizoj ne havas sufiĉe da membroj por
subteni iliajn ekzistojn.

Se ni parolas pri kunlaboro, ni unue pagu la kotizojn de tiuj
organizaĵoj kiuj bezonas nian helpon. Sen ili, Esperanto ne
povas progresi.

Se iu pensas ke tiuj organizaĵoj ne bone funkcias ... unue, per
via laboro, kreu paralelajn organizaĵojn tre bone funkciantajn,
kaj poste haltu la pagon de kotizo al la ekzistantaj organizaĵoj.
Sed certigu ke la novaj organizaĵoj funkciu almenaŭ tiel bone
kiel oni postulas de la jam ekzistantaj.

Mi estas membro de UEA, kaj Esperanto-USA jam de pli ol
40 jaroj. Mi ankaŭ membriĝas je SFERO, la loka asocio, kaj mi
estis membro de la loka asocio en la lokoj kie mi loĝis antaŭe.
Mi ankaŭ estas membro de la asocio de instruistoj.

Tio ne signifas ke mi konsentas kun ĉiu agado de ili. Sed mi
konscias ke ilia malapero estos pli terura ol ilia ekzisto.

(Mi uzis la nomon "Esperanto-USA", sed ĉiu leganto bonvolu
pensi pri la organizaĵoj en iliaj landoj. Mi loĝas en Usono.)
Mia retejo (3 lingva): http://esperantofre.com/indexeo.htm
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-13 14:36
La iom prilaboritan kaj aktualigitan version de la 13 hipotezoj pri Esperanto oni trovas chi tie:
http://www.planlingvoj.ch/1[…]EZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

Kiu ne legis ilin antaue, tiu ricevas la okazon nun.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-02-15 02:40
Responde al Enrique Ellenberg:

Mi konsentas kun Enrique, ke la malapero de Esperanto-asocioj estus pli malbona ol ilia daŭra ekzisto. Tial mi ne hontas esti membro de UEA kaj landa asocio . . . efektive mi feliĉe membras, pro tio ke ili donas al mi la bazajn servojn kiujn mi volas havi. T.e., de Esperanto-asocio mi volas havi la kapablon akiri librojn kaj aliajn materialojn, mi volas ricevi informojn kaj novaĵojn, kaj mi volas havi manieron ligiĝi foje kun aliaj parolantoj de Esperanto.

Mi efektive ne atendas ke Esperanto-asocio solvu gravajn mondajn problemojn, aŭ ebligu la instruadon de Esperanto en ĉiuj lernejoj de la mondo, aŭ eĉ akiru oficialan rolon por Esperanto en iu lando aŭ regiono. Mi kredas ke ni, kiel membroj de asocio, devus konscii pri la manko de hom- kaj monforto . . . grandiozaj planoj neniam realiĝos, krom en la manoj de individuoj kiuj agas laŭ propra iniciativo.

Se mi kritikus UEA-on, aŭ mian landan asocion, mi dirus ke ili provas fari tro multe, kaj tial foje faras nenion. En mondo en kiu tradiciaj strukturoj komencas disfali, gravas atenti la kernajn servojn kaj certigi ke ili travivu; periferaj aferoj povas aŭ malaperi, aŭ transiri en la manojn de homoj kiuj volas prilabori ion.

Responde al Andreas Kuenzli:

Tiu ĉi dokumento de Andreas estas grava verko, kaj mi dankas lin ke li disponigis ĝin rete. Tio ne signifas ke mi nepre konsentas kun ĉio kio estas en ĝi, sed ke mi taksas la "hipotezojn" legindaj, diskutindaj, analizindaj, kaj respondindaj.

Oni devas alfronti tiajn ideojn por alveni al propra starpunkto pri "Kio estas Esperanto?", "Kio estas la valoro de Esperanto en la moderna mondo?", "Kial mi lernu Esperanton kaj okupiĝu pri ĝi poste?", "Kio estas la estonteco de Esperanto?"

Esperanto-parolantoj certe havos plej diversajn kaj malsamajn respondojn; tio estas kaj bona kaj en ordo. Sed ne estas saĝe ignori la demandojn, nek la ideojn kiuj troviĝas en la Kunzliaj hipotezoj. Eĉ se mi komplete malkonsentu kun ĉiuj 13 hipotezoj, tion mi faru surbaze de trapensado kaj racia rezonado.

LM
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-02-15 07:55
Kuenzli-maniere mi demandas vin: „Ĉu vere utilas serioze konsideri ĉi tiun dekstre ideologian fatrason?“ Ĉu ne ekzistas pli utilaj laboroj por Esperanto? Tio ne signifas ke ĉiuj hipotezoj estas ne pripensindaj, sed ili estas ege unuflankaj kaj partiecaj. Verŝajne ili estas la fruktoj de individuaj spertoj ĉefe rilate Orientan Eŭropon kaj malmulte prikonsideras aliajn regionojn.