Mi volas prilabori ion!
Dum la kelkaj monatoj post kiam mi demisiis kiel sekretario de Esperanto-USA, mi demandas min: kien nun. Mi ankoraŭ ne havas klaran respondon, sed kelkajn aferojn mi decidis. Kaj novan ideon mi ekhavas.
Antaŭ pli ol 20 jaroj mi aliĝis al la Esperanto-movado. Sed post la jarŝanĝo mi ne plu estas membro de ajna Esperanto-asocio. Mi intencas realiĝi al nek Esperanto-USA nek UEA. Mi pli-malpli decidis tion antaŭ monato, kiam mi ricevis peton ĝisdatigi miajn informojn por la "delegita reto" kaj mi respondis por anonci ke mi ne plu estu delegito.
La problemojn de la Esperanto-movado mi ne nun volas ekrediskuti. Mi jam kelkfoje faris tion. Sed mi diru unu-du vortojn pri la tiel-nomata "Delegita Reto".
La delegita reto estas emblema ekzemplero pri la problemoj de la Esperanto-movado. Jen granda reto da homoj kiuj ricevas nenian taskon nek gvidon nek organizan subtenon de UEA. Oni nur kreas liston da homoj sen ajna supozo, ke delegitoj faru ion ajn. Kaj la tuto restas kaŝita malantaŭ pagomuro. Stulte. Kia malŝparo da laboro! Jen ĉio dirinda pri "La Esperanto-Movado."
Mi nepre restos Esperanto-parolanto. Mi havas sufiĉe da amikoj por ne tute forlasi Esperantujon. Mi regule verkas ĝisdatigojn dulingvajn. Kaj plaĉas al mi verki Esperantajn eseojn kaj hajkojn.
Esperanto, tamen, fariĝas multe malpli granda parto de mia vivo. Tio ne estas en si mem malbona afero: mi dediĉas min pli al miaj laboro kaj familio, de kiuj mi ŝteladis tempon por esperantumi. Ankaŭ mi simple priĝojas la vivon: mi legas, ludas komputile kun mia frato, kaj tiel plu.
Unu ideon pri Esperanto mi daŭre pripensas.
Por mi, unu el la plej bonaj spertoj en Esperantujo estis la semajnfino en kiu Robert Read organizis feston por prilabori la novan retpaĝaron de Esperanto-USA. En unu loko, kunvenis aro da homoj kiuj kune laboris por atingi celon. Ni vere faris ion per Esperanto — ion konkretan, al kio ni povis poste montri kaj diri "Jen io!"
Tro ofte, mi spertas ke oni esperantumas pli-malpli sencele. Oni babilas pri hazardaj aferoj - kaj tro ofte la diskuto pritemas bagatelaĵojn. Mi pensas precipe pri la poemo Estas Mi Esperantisto de Julio Baghy:
Mi parolas kun rapido :
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto ;
estas mi esperantisto.
Ofte, la babilado deflankiĝas al disputoj pri gramatiko. Ege tedaj, laŭ mi. Multaj esperantistoj amas tion: mi ne. Mi volas fari ion.
Kion oni faru? Kion ajn! Unufoje, mia loka grupo faris ŝildojn kaj portis ilin ĉe manifestacio: tio estus bona tasko por prilabori kune. Aliaj ideoj: kune prilabori Esperanto-kongreson, kune prilabori paĝojn por Vikipedio, kune prilabori eseojn por libro aŭ antologio, kune prilabori la tradukojn por softvaro (ekzemple Libreoffice) aŭ retpaĝaro (ekzemple Facebook).
Mi pripensas retpaĝaron kie homoj kiuj volas prilabori ion, povas reklami kion ili faros — kaj kiam: aliaj povus partopreni aŭ vid-al-vide aŭ pere de la reto. Kelkaj lokaj grupoj povus proponi projektojn kaj inviti ke aliaj samtempe tra la mondo partoprenu.
Mi starigas retpaĝaron ĉe la adreso prilabori.org. Mi esperas ke aliaj volas prilabori ion kaj pretas starigi projekton tie por varbi kunlaborantojn. Aliĝu kaj partoprenu, se vi volas fari ion.
Kaj se vi volas nenifaradi, faru do nenion.
Steven Brewer
Pli frua versio de la teksto aperis en la blogo de Steven Brewer