movado
|
Corsetti defendas la ĉinan okupacion de Tibeto— de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-02 09:06Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, en la reta diskutejo de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj) esprimis sian subtenon al la ĉina milita okupo de Tibeto, okazinta ekde 1949, kaj al plua ĉina regado de Tibeto. Laŭ Renato Corsetti en 1949 okazis "eksportado de socialismo", kiun li subtenas. L[...] |
|
Parlamenta seminario pri lingva diskriminacio en EU— de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-20 13:50En la unuaj tagoj de julio la liberala grupo ALDE en la Eŭropa parlamento aranĝis publikan seminarion (aŭ "aŭdadon") pri lingva diskriminacio en Eŭropa Unio. Parolis interalie la konata esploristo François Grin. Unu el la aranĝantoj de la seminario estis Esperanto Radikala Asocio (ERA), kaj �[...] |
|
Kroata Esperanto-Ligo oficiale protestas— de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-11 21:47Kroata Esperanto-Ligo akre protestas kontraŭ la propono, ke Marija Belošević, kiu estras konkurantan asocion en Kroatio, iĝu estrarano de UEA. Laŭ la protesto de KEL, la propono de la elekta komisiono de UEA "malestimigas la laboron" de la landa asocio de UEA en Kroatio. La oficiala protesto es[...] |
|
Konflikto pri subvencioj civitigis landan asocion de UEA— de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-01 23:23La landa asocio de UEA en Niĝerio decidis aliĝi al la Civito. Laŭ la klarigo de la prezidanto, Prince Henry Ogúinye, la aliĝo estas necesa "por garantii la pluvivon" de la asocio. La aliĝpeto ŝajne estas rezulto de financa konflikto de Esperanto-Federacio de Niĝerio kun UEA, kaj de internaj [...] |
|
Propono pri estraro revivigas Kroatian skismon— de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-20 22:59La propono de la elekta komisiono, ke Marija Belošević el Kroatio iĝu estrarano de UEA kun speciala respondeco pri servoj al "naciaj asocioj" kaŭzis iriton speciale en Kroatio. Ŝi komence de la 1990-aj jaroj fondis kaj plu gvidas asocion, konkurantan kun la oficiala landa asocio de UEA en Kroat[...] |
|
Pietrzak rekomendata por la posteno de ĝenerala sekretario— de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-11 20:48En la konkluda raporto de la elekta komisiono de UEA, sendita paperpoŝte al la komitatanoj, la komisiono rekomendas, ke Barbara Pietrzak estu elektita kiel ĝenerala sekretario. El la 11 validaj estraraj kandidatoj du tute ne estas rekomendataj por ajna posteno: Yves Bellefeuille kaj Maritza Gutié[...] |
|
La parolado de Reinhard Selten en Eŭropa Parlamento— de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-26 22:11Libera Folio kiel la unua amaskomunikilo en la mondo publikigas la kompletan tekston de la parolado, farita de Reinhard Selten en la Eŭropa Parlamento. La 9-an de majo, en la Eŭropa tago, EU solenis la kvindekjariĝon de la Roma traktato kaj invitis Nobel-premiitojn paroli en la Eŭropa Parlamento[...] |
|
Prezidanto de TEJO en Vjetnamio— de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-18 08:44La prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström, en majo vizitis Vjetnamion por renkonti la Lokan Kongresan Komitaton de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos en Hanojo. Li partoprenis diskutojn pri la kongresaj preparoj, kaj post la vizito estis tre kontenta pri la progreso. "Mi nun est[...] |
|
Corsetti kritikis "mondan imperion" dum finna jubileo— de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-10 19:08La finnlanda ministro de kulturo gratulis Esperanto-Asocion de Finnlando, kiu la 28-an de aprilo festis sian centjariĝon. En sia oficiala saluto Stefan Wallin, ministro pri kulturo kaj sporto, konstatis, ke reprezentantoj de malgrandaj lingvoj kiel la finna en internacia komunikado ĉiam estas en m[...] |
|
Bellefeuille kaj Pietrzak por malfermeco— de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-05 16:05Estas du kandidatoj por la grava posteno de ĝenerala sekretario en la sekva estraro de Universala Esperanto-Asocio: la konata pola radioĵurnalisto Barbara Pietrzak, kaj la kanada juristo Yves Bellefeuille. Libera Folio starigis la samajn demandojn al ambaŭ kandidatoj. Kaj Barbara Pietrzak kaj Yve[...] |
|
La sekva prezidanto volas reinventi UEA-n— de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-30 17:34Probal Dasgupta el Barato kredeble estos la sekva prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. La dua prezid-periodo de Renato Corsetti finiĝos en la Jokohama Universala Kongreso en aŭgusto, kaj ĝis nun ne aperis aliaj kandidatoj por la posteno. Se li iĝos prezidanto, Probal Dasgupta volas, lernan[...] |
|
La sekretaj protokoloj de UEA— de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-21 08:53La estraro de UEA en sia aprila kunsido nuligis malnovan decidon pri la "disponeblo de la estraraj protokoloj". Laŭ Renato Corsetti la decido pri troa publikeco estis farita, en 1973, en historiaj kondiĉoj "nun malfacile kompreneblaj", kaj neniam estis observata. Dum la lastaj monatoj komitatanoj [...] |
|
Famuloj ignoris esperantistojn en Moskvo— de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-18 11:24"Monto naskis muson." Tiel komentis unu partopreninto la rezulton de la vendreda Moskva konferenco pri Esperanto en la rusia eduk-sistemo. Ĉeestis la konferencon neniu el la invititaj gravuloj, kies nomoj estis presitaj en la konferenc-programo, ankaŭ ne la eksa ŝak-ĉampiono Anatolij Karpov. La [...] |
|
La papo bondeziris esperante— de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-15 18:02La papo Benedikto la 16-a eldiris paskajn bondezirojn en Esperanto. Kiel la antaŭlasta inter multaj lingvoj, post la maoria kaj antaŭ la latina, aŭdiĝis la paskaj salutvortoj en Esperanto, kiam la papo en la paska dimanĉo la 8-an de aprilo 2007 post sia paska parolado bondeziris la aŭskultanto[...] |
|
Rusa gazeto: "Lernejanoj ekparolos Esperanton"— de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-15 00:04La populara rusa retgazeto Gazeta.Ru sabate la 14-an de aprilo publikigis ampleksan artikolon pri konferenco en kiu estis diskutata la rolo de Esperanto en la rusia eduk-sistemo. Laŭ la artikolo, esperantistoj proponas devigan enkondukon de Esperanto, sed la respondeca ministerio tre malfavore sint[...] |
|
Esperantistoj provas konvinki ministerion en Rusio— de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-14 21:00Vendrede la 13-an de aprilo, en la konstruaĵo de la Rusia Akademio de Klerigo en Moskvo, okazas unutaga konferenco pri la pozicio de Esperanto en la eduk-sistemo de Rusio. Inter la partoprenantoj de la konferenco estas reprezentantoj de la rusia ministerio pri klerigo kaj scienco. La aranĝo efekti[...] |
|
IJK 2008 kredeble okazos en Mechelen, Belgio— de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-14 16:28Laŭ informoj kiujn Libera Folio ricevis el fidindaj fontoj, la Internacia Junulara Kongreso en 2008 kredeble okazos en la urbo Mechelen en Belgio. |
|
TEJO denove strebas al sendependo— de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-08 21:54En sia printempa kunsido la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) post kelkjara paŭzo denove entreprenas paŝojn direkte al "jura sendependeco". Tiu termino lastfoje estis populara antaŭ preskaŭ kvar jaroj, komence de la prezidant-periodo de Bertrand Hugon, sed poste ĝi estis[...] |
|
Neniu volas inviti IJK-n 2008— de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-29 21:12Antaŭ pli ol tri monatoj pasis la limdato por inviti Internacian Junularan Kongreson por la jaro 2008, sed ĝis nun TEJO ne ricevis oficialan inviton de eĉ unu el siaj landaj sekcioj. La problemo de la venontjara IJK estos unu el la ĉefaj punktoj sur la tagordo de la TEJO-estraro, kiam ĝi la 31-[...] |
Rusio invitas UK-n por 2009, sed ne nur— de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-29 07:22Rusia Esperanto-Unio dum sia kongreso en Tiĥvin komence de marto decidis inviti Universalan Kongreson al Rusio. Se ne eblos ke la kongreso okazu en 2009, la invito validas ankaŭ por postaj jaroj, rakontas la prezidanto de REU, Andrej Grigorjevskij. |
|
Meksika landa asocio de UEA riskas sian statuson— de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-29 07:21Meksika Esperanto-Federacio riskas perdi sian statuson kiel aliĝinta landa asocio de UEA pro membromanko. Pasintjare MEF pagis kotizojn por nur du aligitaj membroj. La freŝa membrostatistiko de UEA montras ankaŭ, ke post tri jaroj de kresko, en 2006 la membrokvanto de UEA denove iom ŝrumpis. La [...] |
|
La elekta komisiono rifuzas raporti— de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-17 08:52La elekta jaro por UEA komenciĝas malbone. Por la elekto de sep B-komitatanoj aperis nur kvin kandidatoj, kiuj sekve estis elektitaj sen baloto. Komence de februaro la elekta komisiono devis raporti al la komitato pri kandidatoj por la nova estraro de UEA, interalie pri eventuala kandidato por prez[...] |
|
Corsetti: "Elekto sen elekto estas normala"— de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-13 21:19Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, estas tute normale, ke B-komitatanoj de UEA ĉi-jare pro manko de interesiĝo estis elektitaj sen voĉdono. Aliaj aktivuloj ne samopinias. "Mi opinias ke tio estas simpla skandalo, kvankam permesita skandalo kaj tolerata de la membr[...] |
|
Neniu UK en Moskvo 2009— de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-04 11:30Sojle de la Rusia Esperanto-Kongreso, okazonta en Tiĥvin ekde la 6-a de marto, Rusia Esperanto-Unio diskonigis informon pri entuziasma subteno de la Moskva urba registaro al la propono okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto de la jubilea jaro 2009 en Moskvo. Formala invito al UEA kongresi en[...] |
|
Gepatra lingvo dividas esperantistojn— de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-26 08:50Okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo la 21-an de februaro UEA disvastigis ampleksan deklaron de sia prezidanto Renato Corsetti. En sia deklaro Renato Corsetti akcentas la gravecon de kultura kaj lingva diverseco kaj la tiurilatajn avantaĝojn de Esperanto. "La parolantoj de Esperanto scias pri ling[...] |
|
Francoj volas plifrancigi EU-n— de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-17 09:59Eŭropanoj volus havi komunan lingvon - la anglan, aŭ eventuale Esperanton, ĉiukaze ne la francan. Tion montras resumo pri la diskuto en la civitanaj retforumoj de Eŭropa Unio, publikigita de EU mem, kaj ĵus malkovrita de esperantistaj forumanoj. Samtempe francaj politikistoj lanĉis kampanjon p[...] |
|
Pola Radio kontraŭbatalos misfamon hebree— de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-11 20:00Post la nuligo de la esperantlingvaj elsendoj per mallongaj ondoj kaj per satelito, Pola Radio nun elspezos la saman monon por ĉiutagaj elsendoj en la hebrea lingvo. La oficiale deklarita kialo de tiu decido estas, ke la registaro de Pollando volas fortigi siajn ligojn kun Israelo kaj kontraŭbatal[...] |
|
UEA revas pri Nobel-premio, norvegoj kontraŭas— de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-10 10:39Universala Esperanto-Asocio en la jaro 2008 festos sian centjariĝon, kaj esperas ricevi la Nobel-premion pri paco kiel naskiĝtagan donacon. Cele al tio, jam printempe 2006 la estraro de UEA decidis relanĉi la malnovan kampanjon por kandidatigi UEA-n ĉe la norvega Nobel-komisiono. En 1910 la Nobe[...] |
|
Esperantista aventurulo haltigita en Irano— de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-06 11:44La itala esperantisto Marino Curnis de pli ol unu jaro estas marŝanta orienten el italio, kun la celo atingi orientan Azion kun sia pac-mesaĝo. Laŭ lia plano, lia vojaĝo piede al Japanio kaj reen al Italio daŭros kvin jarojn. Post 6.000 kilometroj kaj naŭ landoj li tamen nun konsideras interr[...] |
|
Renato Corsetti en 8 milionoj da ekzempleroj— de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-26 12:16La 22-an de januaro en la plej prestiĝa ĵurnalo de Japanio, Asahi Shimbun, aperis intervjuo de Renato Corsetti, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Asahi Shimbun kun sia eldonkvanto de 8 milionoj estas unu el la plej grandaj ĵurnaloj de la mondo. La intervjuo de Renato Corsetti aperis[...] |