Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064
Jam pli ol 140 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

Jam pli ol 140 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

de Redakcio Laste modifita: 2011-01-25 20:36

Nur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la tuta Vikipedio-projekto (en la 15-a de januaro), la Esperanto-Vikipedio atingis 140.000 artikolojn, vespere de la 18-a. Nuntempe "nia" versio de la vaste konata internacia projekto enhavas sume pli ol 30 milionojn da vortoj - ĝi estas simile granda kiel multvolumaj paperaj enciklopedioj. Ĝi aktuale okupas laŭ la nombro de artikoloj lokon 26 kompare kun alilingvaj versioj de Vikipedio.

Jam pli ol 140 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio - Legu pli...

Forpasis Manashi Dasgupta

de Redakcio Laste modifita: 2011-01-08 21:15

La renoma verkisto, edukisto kaj kantisto Manashi Dasgupta forpasis la 15an de decembro 2010 en sia hejmo en Kolkato (la ĉefurbo de la gubernio Okcidenta Bengallando en Barato). Ŝi estis la patrino de Probal Dasgupta, la nuna prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

Forpasis Manashi Dasgupta - Legu pli...

Pasporta Servo 2011 aperos aprile

Pasporta Servo 2011 aperos aprile

de Redakcio Laste modifita: 2010-12-31 17:02

Ĉu vi volas esti gastiganto de Pasporta Servo venontjare? Se vi ne jam aliĝis aŭ aktualigis viajn informojn en la retejo, rapidu tion fari, ĉar restas nur kelkaj tagoj. Post la 31-a de decembro la retejo de Pasporta Servo estos portempe fermita por ŝanĝoj, dum estos preparata la freŝa eldono de la papera listo de gastigantoj. Ĉi-foje oni promesas, ke la libro aperos jam en aprilo, kaj sen la eraroj kaj nekonsekvencaĵoj, kiuj plagis la lastan eldonon. Du estraranoj de TEJO, Sergeo Tyrin kaj Saŝa Kovjazina, rakontis al Libera Folio pri la ĝisnuna progreso de PS, ekde kiam ĝi estis transprenita de ĝia multjara kompilanto Derk Ederveen.

Pasporta Servo 2011 aperos aprile - Legu pli...

Esperantistoj planas inunde pepi

Esperantistoj planas inunde pepi

de Redakcio Laste modifita: 2010-12-16 08:07

Pasintjare en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, la 15-a de decembro, Esperanta flago ornamis la retpaĝon de la reta serĉilo Google. Samdate ĉi-jare esperantistoj strebas igi sin videblaj en alia popularega, tutmonde uzata retservo, Twitter. Tio eblos, se multaj esperantistoj sendos Twitter-mesaĝojn kun la vorto "Esperanto". Tiajn mesaĝojn esperantlingvaj Twitter-anoj ofte nomas "pepoj", laŭ la originala signifo de la angla vorto "twitter".

Esperantistoj planas inunde pepi - Legu pli...

Paul Gubbins redaktos Monaton

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-30 11:59

Stefan Maul, konata germana ĵurnalisto, kiu kunfondis kaj dum multaj jaroj ĉefredaktoris la gazeton Monato, nun forlasas sian postenon. Lian lokon prenas Paul Gubbins.

Paul Gubbins redaktos Monaton - Legu pli...

Naŭdeko ĉeestis la malferman tagon de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-30 07:22

La Esperanto-poeto Mauro Nervi estis la ĉefgasto de la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la .-an de novembro, kiu allogis 90 vizitantojn el 16 landoj

Naŭdeko ĉeestis la malferman tagon de UEA - Legu pli...

Stano Marček trovis novan laboron

Stano Marček trovis novan laboron

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-20 21:15

Ekde la jarŝango la redaktoro de la revuo de UEA, Stano Marček, havos novan laboron. Li redaktos la revuon de Germana Esperanto-Asocio, Esperanto Aktuell. La novan taskon li akceptis sen anticipa interkonsiliĝo kun la estraro de UEA, kaj ne klaras, kiel ĝi influos la redaktadon de la revuo Esperanto.

Stano Marček trovis novan laboron - Legu pli...

Oraj Pantalonoj en la varsovia Tago de Diverseco

Oraj Pantalonoj en la varsovia Tago de Diverseco

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-11 15:39

En Varsovio la 17-an de oktobro en unu el la plej grandaj komercaj centroj de Pollando, Oraj Terasoj, okazis Tago de Diverseco. Ĝi estis unu el kvar eventoj de Eŭropa Komisiono disvolviĝintaj sur la tereno de la Eŭropa Unio sub la devizo “Por Diverseco, Kontraŭ Diskriminacio”. Krom Varsovio la eventoj nunjare okazis ankaŭ en Budapeŝto, Metz kaj Ateno. La aranĝon partoprenis ankaŭ esperantistoj, interalie la kabareda grupo "La Oraj Pantalonoj en Arbustoj".

Oraj Pantalonoj en la varsovia Tago de Diverseco - Legu pli...

John Wells reelektita kiel prezidanto de la Akademio

de Redakcio Laste modifita: 2010-10-17 13:40

43 akademianoj voĉdonis por elekti la estraron kaj la direktorojn de la Sekcioj kaj Komisionoj de la Akademio de Esperanto.

John Wells reelektita kiel prezidanto de la Akademio - Legu pli...

Sezonoj ricevis la plej grandan premion en Esperantujo

de Redakcio Laste modifita: 2010-10-15 23:04

Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka, la fondintoj de eldonejo Sezonoj, ricevis la plej grandan kulturpremion en Esperantujo, la FAME-premion.

Sezonoj ricevis la plej grandan premion en Esperantujo - Legu pli...

Granda fajro en Bona Espero

Granda fajro en Bona Espero

de Redakcio Laste modifita: 2010-10-06 20:05

Ampleksa incendio detruis grandan parton de la teritorio de Bona Espero, esperantista orfejo en Brazilo. La granda grundofajro trafis la regionon en la tria semajno de septembro, sed ne atingis la ĉefajn konstruaĵojn de Bona Espero.

Granda fajro en Bona Espero - Legu pli...

Forpasis Arthur Baur

Forpasis Arthur Baur

de Redakcio Laste modifita: 2010-09-23 22:45

En la aĝo de 95 jaroj forpasis la konata svisa ĵurnalisto kaj honora membro de UEA, Arthur Baur. Li lernis Esperanton en la gimnazio en 1930, kaj jam okaze de la Universala Kongreso en 1939 aperis Svisa Antologio, kiun li redaktis.

Forpasis Arthur Baur - Legu pli...

CNN raportis pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2010-09-19 06:36

Fine de programo Konekti la Mondon (Connecting the World) la granda usona, tutmonde spektata televida novaĵkanalo CNN dissendis programeron pri lingvoj, kiu rakontis interalie pri Esperanto. La programo estis sendita vendrede la 17-an de septembro, vespere laŭ la eŭropa horo, kaj daŭris iom pli ol dek minutojn. Ni republikigas raporton de Stefan MacGill, aperintan en kelkaj retpoŝtaj listoj.

CNN raportis pri Esperanto - Legu pli...

Osmo Buller ricevis vjetnamian medalon

Osmo Buller ricevis vjetnamian medalon

de Redakcio Laste modifita: 2010-09-06 19:48

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, dum sia vizito en Vjetnamio estis honorita per la vjetnamia medalo "Por paco kaj amikeco inter popoloj". La medalo estis transdonita de Vu Xuan Hong, la prezidanto de la Vjetnamia Unio de Amikecaj organizaĵoj. Osmo Buller vizitas Vjetnamion prepare al la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Hanojo en 2012.

Osmo Buller ricevis vjetnamian medalon - Legu pli...

Esperanta organizaĵo por UN ekfunkcias

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-27 10:05

En la UK en Havano estis anoncita la fondo de la organizaĵo Esperanto por UN, kiu laboros por altigi la profilon de Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj por disvastigi informojn pri UN inter la esperantistoj.

Esperanta organizaĵo por UN ekfunkcias - Legu pli...

Langlet, Lenino kaj Zamenhof iĝis submaraj najbaroj

Langlet, Lenino kaj Zamenhof iĝis submaraj najbaroj

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-27 10:08

La kapo de la konata sveda Esperanto-pioniro Valdemar Langlet en julio estis lokita sur la fundo de Nigra maro apud Jalto, proksime al la kapoj de Lenino, Vasilij Eroŝenko kaj Ludoviko Zamenhof. Temas pri skulptaĵoj en submara muzeo, pri kies lasta akiraĵo la loka ĵurnalo Jaltinskij Kurjer raportis en duonpaĝa artikolo. La muzeo estiĝis en 1992, kiam loka plonĝisto post la disfalo de Sovetio decidis dronigi Leninon.

Langlet, Lenino kaj Zamenhof iĝis submaraj najbaroj - Legu pli...

Elstare kurta kongresa rezolucio

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-29 11:31

La rezolucio de la Universala Kongreso en Havano invitas la Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon "plene eluzi siajn rilatojn kun UEA por efike realigi siajn celojn". Eble por certigi, ke iu el la respondeculoj de UN efektive legu la ĉi-jaran rezolucion, ĝi estis formulita rekorde koncize. La ĉi-jara rezolucio konsistas el nur 131 vortoj, dum la pasintjara havis 528 vortojn. La rezolucio akceptita en Roterdamo 2008 havis 265 vortojn, dum la Jokohama rezolucio de 2007 konsistis el 216 vortoj.

Elstare kurta kongresa rezolucio - Legu pli...

Elstaraj aktivuloj premiitaj en Havano

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-29 11:11

La franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon ricevis en la fermo de la Havana UK la prestiĝan Premion Onisaburo Deguĉi. La premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare distingi agadon, kiu per Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la laŭreato de la premio, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj, decidas la Estraro de UEA. Aldone sep aliaj aktivuloj ricevis honorajn diplomojn dum la solena fermo de la ĉi-jara UK.

Elstaraj aktivuloj premiitaj en Havano - Legu pli...

”Esperantista teroristo” kondamnita en Rusio

”Esperantista teroristo” kondamnita en Rusio

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-06 08:24

En merkredo kortumo en Moskvo trovis aktivulon de la Esperanto-rilata sekto Portos kulpa pri starigo kaj gvidado de kontraŭleĝa armita grupo, kontraŭleĝa malliberigo kaj turmentado de aliaj personoj. La prokuroro postulis ke Julija Privedjonnaja estu kondamnita je kvar kaj duona jaroj en malliberejo, sed la kortumo kontentiĝis je dujara kondiĉa malliberigo. Kondiĉa malliberigo signifas, ke Julija Privedjonnaja efektive restos libera, kondiĉe ke ŝi dum la puntempo ne kulpos pri novaj krimoj.

”Esperantista teroristo” kondamnita en Rusio - Legu pli...

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2010

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-29 14:08

En la branĉoj "poezio" kaj "teatro" unua premio ne estis aljuĝita. La rezultoj estis diskonigitaj en la 5-a numero de la kongresa kuriero, aperinta en la retejo de UEA la 24-an de julio.

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2010 - Legu pli...

Agoj pri dokumento