Hejmpaĝo de Jens S. Larsen
de Jens Stengaard Larsen
—
Laste modifita:
2010-10-27 17:13
Tio estas la dosierujo de membroj
- Publikaj dosieroj de Jens S. Larsen — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2010-10-27 17:02
- contains personal workarea items for jens_s_larsen
- La kompromita kompromiso — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2011-09-27 18:46
- Per sia nova libro “Loĝi en homaj lingvoj” prezidanto de UEA Probal Dasgupta provas formuli kompromisan teorion pri la homa lingvo. La kompromiso celas akordigi la pensojn de la fama Usona lingvisto Noam Chomsky (n. 1928) kun tiuj de la ne malpli fama Franca filozofo Jacques Derrida (1930-2004). Tio estas sufiĉe ambicia projekto (kvankam ne unika), ĉar laŭ eldiro de Chomsky, Derrida estas simple ĉarlatano, kaj siaflanke Derrida en sia verkaro neniam menciis Chomsky-n. Kompromisoj estas bona afero en politiko, sed ne en scienco, kaj tial la libro komplete maltrafas sian celon. Tamen temas pri “grandioza fiasko”, ĉar diskuto pri la malebleco de la kompromiso estas nepra por ekkompreni kion komenci kun la fakto ke Esperanto estas ne nur kulturo, sed ankaŭ lingvo.
- Arthur Koestler kaj Esperanto — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2012-01-10 12:18
- Estas ne tre konate ke la fama aŭtoro Arthur Koestler (1905-1983) havis kelkajn sufiĉe ellaboritajn vidpunktojn pri Esperanto. Unuavide ili ŝajnas ne tiel citindaj; plurloke (ekzemple en "The Lotus and the Robot" de 1966) li malestime nomas "Esperanto-arkitekturo" tion kion la arkitektoj mem kutime nomas "la internacia stilo", kaj oni ankaŭ povas trovi lokojn kie li priskribas la Esperantistojn kiel naivulojn. Sed fine de la 1960'aj jaroj li komencis priparoli Esperanton pli respekte.
- Philippe van Parijs kaj Esperanto — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2012-01-16 16:45
- En Novembro pasintjare aperis la Anglalingva libro "Linguistic Justice" de la Belga filozofo kaj politika ekonomikisto Philippe van Parijs (relative bone konata -- ekzistas pri li Vikipediaj artikoloj en 9 lingvoj, inkluzive de Esperanto). Legante ĝin mi povis konstati ke li amike rilatas al Esperantistoj, sed vidas neniun ŝancon por Esperanto kiel tutmonda lingvafranko. Liajn argumentojn pri tio mi tamen trovis tiel malbonaj, ke mi skribis kaj sendis la ĉi-suban retleteron al li antaŭ kelkaj tagoj. Tuj revenis aŭtomata respondo, laŭ kiu li iam legos la leterojn senditajn al li, sed ne povas respondi al ĉiuj.
- BBC kaj Esperanto — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2012-01-26 11:53
- "Planet Word" (tradukebla per "La mondo de la vorto") estas kvin-parta televida serio de BBC, dissendita en Britio pasintan aŭtunon. La manuskripton de la serio kaj la akompanan libron verkis John-Paul Davidson, sed la prezentanto estas Stephen Fry. Davidson estas precipe konata pro pluraj vojaĝaj dokumentaj serioj kun Michael Palin. Fry estas fama multtalenta aktoro kaj aŭtoro, kaj "Planet Word" jam estas lia dua dokumenta televida serio kun Davidson.
- Lingvopolitiko de TEJO — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2012-02-28 15:20
- La dokumento "Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO" celas doni koherajn respondojn al ofte starigitaj demandoj de ekstera publiko. Ĝi estas celita por aktivuloj de TEJO, sed estas sufiĉe bone ellaborita por meriti pli vastan konigon kaj kritikon. Ĉi-sube mi donas miajn proprajn respondojn al la metitaj demandoj, tie kie mi (=JSL) kredas ilin konsiderinde pli bonaj ol tiuj akceptitaj de la TEJO-komitato la 20-an de Decembro 2011. Neŝanĝitaj respondoj estas en grasa kursivo.
- Supernacia kulturpolitiko — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2012-03-05 13:20
- Malgarantio: Ne legu ĉi tiun tekston. Ĝi estas tro malfacila por vi. Leginte ĝin, vi sentos vin stulta, senvalora, konfuzita kaj senespera, kaj vi malbenos la tagon kiam vi decidis lerni Esperanton. Ĝi estas teksto digestebla nur de la absoluta elito de la homaro, kaj vi ne estas parto de ĝi (baf, de la homaro jes, sed ne de ĝia elito!). Kaj se vi tamen decidas legi... nu, tiam poste ne plendu ke mi ne avertis vin.
- Okaze de la Olimpiaj ludoj — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2012-08-13 12:16
- La ĉi-suba teksto estas tradukitaj eltiraĵoj el artikolo en la Julia numero de la Sveda monataĵo “Nya Upplagan”, kiun mi hazarde trovis en la trajno inter Kopenhago kaj Malmö (mi ne kutimas iri trajne en la urbon, sed mia biciklo estas riparata). Ĝi estas verkita de Noam Chomsky kaj Svedigita de Lotta Askaner Bergström; kie trovi la Anglalingvan originalon bedaŭrinde ne estas indikite.
- Reta bibliografio pri Jens Stengaard Larsen — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2014-12-04 15:59
- Jen ligoj al miaj plej interesaj blogaĵoj kaj aliaj surretaj artikoloj.
- Mallongega enkonduko — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-02-20 16:35
- “Mallongega Enkonduko” estas la nomo de libroserio eldonata de la prestiĝa Brita Oxford University Press depost 1995. La libroj estas verkataj de specialistoj por la ĝenerala publiko. Ili ofertas mallongajn enkondukojn al temoj tiel diversaj kiel la cerbo, hispana literaturo, bluso, politika filozofio aŭ skizofrenio. Komerce kaj enhave tre sukcesaj, ili instigas la demandon: ĉu ie estas menciita Esperanto?
- Kr. Nyrop — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-05-02 19:08
- Kr. Nyrop
- Kiu efektive estis Blinkenberg? — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-05-06 20:58
- Vi eble scias ke la dana profesoro Andreas Blinkenberg preskaŭ sukcesis malhelpi al UEA akiri konsultajn rilatojn kun Unesko en 1954. Sed ĉu vi ankaŭ sciis ke en la 30‑aj jaroj li esprimis simpation al la faŝismo? En tiu ĉi artikolo estas rivelitaj tiu kaj aliaj nekonataj faktoj pri la eble plej danĝera Dana malamiko de Esperanto iam ajn.
- Ivo Lapenna — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-05-03 13:30
- Blinkenberg — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-05-03 13:32
- Ekspozicio Montevideo — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-05-03 13:35
- Teknika lernejo Århus — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-05-03 13:54
- Nuna universitato Århus — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-05-03 13:56
- La flavbrikaj konstruaĵoj ambaŭflanke de la vojo estas la norda ekstremo de la hodiaŭa universitato. (Foto: Ib Henriksen)
- Louis Hjelmslev — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-05-03 14:10
- Harald Grønborg — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-05-03 14:21
- Dana-Franca vortaro — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-05-03 14:30
- Franz Blatt — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-05-03 14:54
- Kokakolao vendas sin: Faras reklamon kun Noam Chomsky — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2013-10-07 14:44
- “Ili forvendis ĉiujn siajn laŭte gloratajn komercajn kaj kapitalismajn valorojn pro iu vulgara akademiulo,” eldiras kritikantoj de Kokakolao post kiam la entrepreno dungis la 84-jaran profesoron por vico da televidaj reklametoj.
- Henni Forchhammer — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2014-12-14 23:04
- La lingvistiko estas ridinda — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2014-12-14 23:38
- Parolado de Jens S. Larsen okaze de la Zamenhoftago 2014
- La terglobo estas la lando de Esperantistoj — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2016-09-08 07:22
- Okaze de la centjariĝo de la forpaso de L. L. Zamenhof en 2017, la Konversacia Esperanto-Klubo en Kopenhago, Danio, aranĝis serion da prelegoj. Enkondukan prelegon faris Ana Čumbelić Røssum la 29-an de Aŭgusto 2016. Ĉi tie estas la enhavo de tiu prelego.
- Esenco kaj estonteco — de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2016-09-12 23:07
- Okaze de la centjariĝo de la forpaso de L. L. Zamenhof en 2017, la Konversacia Esperanto-Klubo en Kopenhago, Danio, aranĝis serion da prelegoj. Pri la grava eseo de Zamenhof “Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia” prelegis Jens Stengaard Larsen la 12-an de Septembro 2016. Ĉi tie estas la enhavo de tiu prelego.