movado
|
Simpatianto de Esperanto iĝis ministro— de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-04 23:37La konata simpatianto de Esperanto kaj iama EU-komisionano Emma Bonino estis elektita ministro en la nova registaro de Italio, gvidata de Romano Prodi. En la nova registaro ŝi respondecas pri eŭropa politiko kaj internacia komerco. Pasintjare Emma Bonino kaj Marco Pannella direktis al la Eŭropa K[...] |
|
ITV promesas nun funkcii dum tuta jaro— de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-03 21:29Kvindeko da esperantistoj, kiuj promesis subteni Internacian Televidon (ITV) per dek eŭroj ĉiumonate, komencis sendi monon al Brazilo. La 27-an de majo ITV reŝaltis sian elsendofluon, kiu post kelkmonata funkciado estis malŝaltita komence de aprilo pro monomanko. Nun Flávio Rebello, la iniciati[...] |
|
Rebello: "6.000 eŭroj refunkciigos ITV-n"— de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-20 21:24En sabata interreta real-tempa babilado, kiun en la pintaj momentoj samtempe partoprenis trideko da homoj, Flavio Rebello promesis, ke li refunkciigos la elsendojn de Internacia Televido tuj, kiam almenaŭ kvindek homoj estos donacintaj po dek eŭrojn, kaj promesintaj similan donacon ĉiumonate dum [...] |
|
Phillipson publike elpaŝis por Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-14 17:06En la tago de Eŭropo, la 9-an de majo, la tutlanda franca gazeto "Le Figaro" devis publikigi tutpaĝan anoncon kun intervjuo de la konata sciencisto Robert Phillipson pri Esperanto kaj la sorto de la eŭropa multlingveco. Lastmomente la redakcio decidis, ke necesas grafika ŝanĝo en la anonco por[...] |
|
Cendoj kaj eŭroj ekfluas al ITV— de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-07 22:29La prezidanto de UEA Renato Corsetti, estrarano Ans Bakker-ten Hagen, kaj dek pliaj subskribintoj de promeso ĉe la esperantlingva promes-banko esperas pluvivigi Internacian Televidon almenaŭ dum unu plia monato, donacante al la iniciato po 25 eŭrojn. La promesoj devus certigi al ITV tujan ricevon[...] |
|
Internacia Televido malŝaltita pro monomanko— de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-19 09:13La 23.000 eŭroj kolektitaj el la poŝoj de donacemaj esperantistoj estas elĉerpitaj. Novaj donacemuloj kiuj emus subvencii la pluan ekziston de esperantlingva reta televido ŝajnas malfacile troveblaj. Tial la iniciatinto de Internacia Televido, Flavio Rebello, nun malŝaltis la elsendon. Se nova [...] |
|
La deficito de UEA ŝrumpas— de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-10 13:57La buĝeta deficito de UEA iom post iom ŝrumpas, kaj por la jaro 2007 la estraro proponas preskaŭ ekvilibran buĝeton. Dum la lastaj jaroj la financoj de UEA suferas de grandaj deficito: post rekorde malalta deficito en 2001 UEA subite havis rekorde altan deficiton en 2002, pli ol 57.000 eŭrojn. [...] |
|
Pola Esperanto-Asocio: "La Civito militas kontraŭ UEA"— de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-06 09:18Post longa silento, la estraro de Pola Esperanto-Asocio (PEA) decidis publike komenti la okazaĵojn de 1985, kiam la pola militista registaro gvidata de generalo Jaruzelski eksigis la demokratie elektitan estraron de PEA kaj nomumis novan "komisaran" estraron. En oktobro 2005 la Esperanta Civito pub[...] |
|
La aŭtoro de Casarosa renkontis esperantistojn— de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-23 22:29Komence de marto milionoj da rusianoj povis vidi la tripartan televidan serion Casarosa, kies intrigo volviĝas ĉirkaŭ murdo okazinta en provinca Esperanto-klubo en la 1920-aj jaroj. Du semajnojn poste, la aŭtoro de la rakonto, la konata verkisto Leonid Juzefoviĉ, vizitis Moskvan Esperanto-klubo[...] |
|
Civita komitato kreos raŭmisman lingvon— de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-19 19:47La Esperanta Civito ne estas kontenta pri la Akademio de Esperanto, ĉar multaj nunaj akademianoj ne havas "raŭmisman lingvokoncepton". Tial la Civito nun planas fondi propran, alternativan lingvonormigan institucion, revivigante la 60-jaran kadavron de la Lingva Komitato. Akademianoj kredas ke la [...] |
|
La angla konkeras Eŭropan Union— de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-13 12:11La angla estas la plej populara kaj plej parolata lingvo de EU. Unuafoje pli ol duono el la loĝantoj de EU asertas, ke ili scias la anglan. Tion montras freŝa esploro farita de la Eŭropa Komisiono. En suda Eŭropo malmultaj lernas du fremdajn lingvojn, sed multaj subtenas la ideon ke oni ja lernu[...] |
|
Milionoj vidis filmon pri esperantistoj— de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-09 22:21En la lastaj du tagoj de februaro kaj en la 1-a de marto la tutlanda Unua Kanalo de la rusia televido montris la novan tripartan televid-serion Casarosa. La serio baziĝas sur samnoma romano de Leonid Juzefoviĉ, kun intrigo grandparte volvita ĉirkaŭ okazaĵoj en Esperanto-klubo en periferia rusia[...] |
|
Petskribo al UN dividas esperantistojn— de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-02 23:06La 18-an de februaro la nova usona esperantisto Martha Cardenas iniciatis retan kolekton de subskriboj subtene al Esperanto. Jam dum la unuaj dek tagoj la petskribo estis subskribita de pli ol tri mil homoj, inter tiuj multaj konataj esperantistoj. Aliaj konataj esperantistoj ne volis subskribi la t[...] |
|
Filmo pri esperantistoj en Rusia tutlanda televido— de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-26 16:33La 27-an de februaro rusia televido montros la unuan parton de triparta film-serio pri okazaĵoj kiuj komenciĝas en Esperanto-klubo de periferia rusia urbeto en la 1920-aj jaroj. La ĉefpersono de la filmo estas unu el la klubanoj, kiu nur post kvindek jaroj sukcesas malkaŝi la sekreton de mortig[...] |
|
EU-retestro renkontis esperantistojn— de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-20 09:55La retestro de la prilingva retejo de la Eŭropa Unio kapitulacis antaŭ la ferocaj atakoj de irititaj esperantistoj. La retejo ne plu asertas, ke artefaritaj lingvoj kiel Esperanto ne havas historion, kulturon aŭ denaskajn parolantojn. La tuta alineo, kiu celis montri kial Esperanto ne taŭgas por[...] |
|
La angla lingvo iĝas minaco por Britio— de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-17 16:31La tutmonda superregado de la angla lingvo, de kiu la anglalingvaj landoj inkluzive de Britio profitis dum la pasinta jarcento, hodiaŭ fariĝas serioza danĝero por la internacia pozicio de la Unuiĝinta Reĝlando. "La plej bona defendo de la Unuiĝinta Reĝlando kontraŭ la minaco de la disvastiĝ[...] |
|
Franca parlamentano rekomendas Esperanton por EU— de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-02 21:23La franca parlamentano Pierre Morel-A-L'Huissier faris formalan demandon al la ministro pri edukado rilate la ekuzon de Esperanto en EU. En sia demando, Pierre Morel-A-L'Huissier atentigas la francan registaron pri la raporto Grin, laŭ kiu la fortiĝanta rolo de la angla lingvo estas malutila ne nu[...] |
|
Usonaj esperantistoj planas ŝanĝi nomŝildon— de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-29 17:14Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (ELNA), la landa asocio de UEA en Usono, planas ŝanĝi sian nomon al Esperanto USA. Unu kialo de la planata nomŝanĝo estas la fakto, ke ELNA efektive ne reprezentas esperantistojn el la tuto de norda Ameriko: ja en Kanado kaj Meksiko ekzistas aliaj landaj asocioj. [...] |
|
EU-retestro: Lingvo sen teritorio ne taŭgas por EU— de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-27 21:58Esperanto povus iĝi unu el la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio, se iu el la ŝtatoj-membroj tion petus, supozas reprezentanto de EU. Tamen la reteja estro, kiu preferas resti anonima, konstatas ke Esperanto ne vere taŭgas, ĉar ĝi ne havas propran teritorion kaj estas parolata nur en la komun[...] |
|
EEU volas kantigi prezidentojn esperante - kaj latine— de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-19 22:00La prezidento de Pollando, Lech Kaczyński, kunvoku kunsidon de pluraj eŭropaj prezidentoj kiuj subtenu kantadon de la eŭropa himno en Esperanto kaj en la latina. Tion esperas atingi Eŭropa Esperanto-Unio. Krome la registaro de Slovenio printempe de 2008 laboru por akcepto de EU-dokumento utila p[...] |
|
Nova Afrika Komisiono de UEA sen Gbeglo Koffi— de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-19 21:32Post la konflikto ĉirkaŭ la Afrika Oficejo de UEA, la estraro de UEA nun elektis novan Afrikan Komisionon kun ses anoj. En la nova komisiono ne plu membras la antaŭa direktoro de la Afrika Oficejo, Gbeglo Koffi, kiu estis ankaŭ kunordiganto de la komisiono. Dimanĉe la 8-an de januaro Renato Cor[...] |
|
Afrika Oficejo de UEA ĉesis ekzisti dum vizito de Silfer— de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-10 19:47La funkciado de la oficejo de UEA en Togolando ĉesis. "Dum la jaro montriĝis, ke necesas pli klare difini ĝuste la bazan aferon, nome ke temas pri oficejo de UEA, kiu estas integra parto de la asocio kaj ne ia aparta centro, kiun UEA nur financas", klarigas Renato Corsetti. Ĝis nun la Afrika Ofi[...] |
|
Novaj kursoj de Esperanto en Afganio— de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-15 22:25Dum la aŭtuno Saidnabi Saidilhomzoda el Taĝikio gvidis kursojn de Esperanto por la studentoj de la universitato de Kabulo, la ĉefurbo de Afganio. En intervjuo - kiu nun unuafoje aperas en Esperanto - Saidnabi Saidilhomzoda rakontas, ke li komence tre timis pro la maltrankvila situacio en Kabulo. [...] |
|
EU por multlingveco sed kontraŭ Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-15 21:08Fine de novembro la Eŭropa Komisiono – unu el la ĉefaj decidorganoj de EU - publikigis unuafoje oficialan komunikon pri multlingveco kaj lingva diverseco, sub la titolo "Nova strategia kadro por multlingveco". La nova dokumento oficiale difinas la strategion de la Eŭropa Komisiono rilate multli[...] |
Ambasadoro de Belgio denove akceptis esperantistojn— de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-01 18:41La 15-an de novembro 2005, la ambasadoro de Belgio en Litovio, s-ino Marie-Louise Vanherk, denove invitis esperantistojn al solena akcepto. Dum la akcepto Povilas Jegorovas kaj aliaj esperantistoj povis en neformala etoso renkontiĝi kun diversaj litovaj gravuloj. |
|
Ján Figeľ malfavore respondis pri Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-01 15:45Du reprezentantoj de la itala radikala partio, Marco Pannella kaj Emma Bonino, en julio turnis sin al la Eŭropa Komisiono por peti ĝian respondon al demandoj pri la stato kaj evoluo de multlingveco kaj lingva politiko en Eŭropo, kaj pri la perspektivoj por la pluvivo de la eŭropaj lingvoj. La re[...] |