movado
|
Valerio Ari akuzata pri fraŭdo en elekto— de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-14 14:20Valerio Ari, ankaŭ konata kiel Giorgio Silfer, en decembro lasis elekti sin konsulo, aŭ la prezidanto de ĉiuj Civitanoj. Estas sendube, ke ne ĉiuj kalkulitaj voĉoj estis validaj. Estis enkalkulita la voĉo de almenaŭ unu nevoĉdoninto, Diego Fiumarella el Torino. Responde al siaj plendoj send[...] |
|
Pola Radio elsendos ĉiutage 20 minutojn— de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-14 11:50Lunde la 8-an de januaro estis dissendita la lasta ordinara elsendo de Pola Radio en Esperanto. La lasta elsendo okazis du tagojn pli frue ol atendite, sed jam la 9-an de januaro estis aŭdebla la unua novformata, podkasta elsendo. Laŭ informoj diskonigitaj en la lasta ordinara elsendo, ankaŭ la [...] |
|
Bertilo ŝatas virinojn, kantojn kaj gramatikon— de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-04 22:37Ekde 1998 ĉiujare estas elektata "Esperantisto de la jaro". La konkurson organizas "La Ondo de Esperanto", internacia gazeto eldonata en Rusio. La iom komplika elekta proceduro inkluzivas du komisionojn: grupon de proponantoj, kaj alian grupon de elektantoj. La konsisto de tiuj grupoj estas difinat[...] |
Esperanto-redakcio de Pola Radio likvidita en la reto— de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-31 17:34Lunde la 18-an de decembro malaperis el interreto la retpaĝo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio. Malaperis ankaŭ la indiko pri la ekzisto de Esperanto-redakcio en la ĉefa paĝo de Radio Polonia, la eksterland-servo de Pola Radio. Kelkajn minutojn poste estis aldone forviŝita la ligo al la ar[...] |
|
Pola prezidento petas klarigojn pri Esperanto-elsendoj— de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-31 16:42La prezidento de Pollando, Lech Kaczyński, konas la situacion de la Esperanto-elsendoj ĉe Pola Radio kaj ricevis multajn leterojn pri la temo. Pere de sia ŝtat-sekretario Maciej Łopiński la prezidento turnis sin al la estraro de Pola Radio kaj petis pliajn informojn pri la afero. Tio estas la �[...] |
|
Juda Zamenhof ne taŭgas por Pola Radio— de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-25 23:32La Esperanto-redakcio de Pola Radio estis fermita interalie pro tio, ke Zamenhof estis judo. Tio iĝis evidenta hodiaŭ, en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, en la tago de la lasta esperantlingva elsendo de Pola Radio. Pli frue la estro de la redakcio, Barbara Pietrzak diris nur, ke Jerzy Targals[...] |
Czabański bedaŭras la eldiron de Targalski— de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-20 09:58Reage al la artikolo en Gazeta Wyborcza pri la eldiraĵo de Jerzy Targalski pri Zamenhof kaj Israelo, la Pola Inform-agentejo PAP vendrede la 15-an de decembro je 16.55 dissendis jenan telegramon. |
Gazeta Wyborcza pri Esperanto-elsendoj— de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-20 09:57Vendrede la 15-an de decembro la prestiĝa pola tag-gazeto Gazeta Wyborcza publikigis artikolon pri la ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio. Ni publikigas tradukon de la kompleta artikolo, tia kia ĝi aperis en la retejo de la gazeto. En la presita gazeto, la artikolo okupas preskaŭ duono[...] |
|
Esperanto-elsendoj ĉesos en Zamenhof-tago— de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-15 11:41La lasta esperantlingva elsendo de Pola Radio estos aŭdebla vendrede, la 15-an de decembro. Tion anoncis Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska en la esperantlingva elsendo dimanĉe. La Esperanto-redakcio mem ricevis la oficialan informon nur vendrede, kiam la redakcion vizitis reprezentanto de la est[...] |
|
Esperantisto rekomendis Interlinguan por EU— de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-11 08:21La 24-an kaj 25-an de novembro en Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio, estis aranĝita internacia konferenco pri lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio. La konferenco ne estis unuavice esperantista aranĝo. Ĝi iom similis al la Nitobe-simpozioj, kelkfoje aranĝitaj kun subteno de UEA, [...] |
|
Respondeculo pri multlingveco respondis multlingve— de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-10 15:30Jarŝanĝe al la Eŭropa Unio aliĝos Bulgario kaj Rumanio, kaj jam venontsemajne la Eŭropa Parlamento voĉdonos pri la kandidatoj de la du landoj al la "registaro" de EU, la Eŭropa Komisiono. La 27-an de novembro la Eŭropa Parlamento publike intervjuis la rumanan kandidaton, s-ron Leonard Orban[...] |
|
Malferma Tago kun vigla Ebrio— de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-30 17:35John Wells, iama prezidanto de UEA, estis la ĉefa gasto en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kies 25-a eldono okazis sabaton, la 25-an de novembro. La ĵusa profesia emeritiĝo de prof. Wells inspiris lin elekti kiel temon de sia prelego "Rigardi malantaŭen, rigardi antaŭen". La Malfe[...] |
|
EU-parlamento ne subtenas lingvan diversecon— de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-20 11:42Merkrede la 15-an de novembro la Eŭropa Parlamento malaprobis preskaŭ ĉiujn konkretajn proponojn, prezentitajn en speciala raporto pri multlingveco. La parlamento malaprobis interalie la fondon de aparta oficiala instanco por subteni lingvajn rajtojn kaj la ellaboradon de eŭrop-uniaj plano kaj l[...] |
Marcos Cramer nova redaktoro de TEJO tutmonde— de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-05 22:27En sia kunsido, komencita vendrede la 13-an de oktobro, la estraro de TEJO elektis novan redaktoron de sia oficiala gazeto kaj akceptis novan TEJO-volontulon, kiu ekdeĵoros en la Centra Oficejo. La nova redaktoro de "TEJO tutmonde" aktivas ankaŭ por la drogo kanabo. |
|
Anuso, saksofono kaj orgasmo baldaŭ oficialaj— de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-05 16:28La Akademio de Esperanto nun diskutas pri la oficialigo de 209 vortoj jam delonge uzataj. Oficialigotaj estas interalie la neesperantaj literoj x kaj y, aŭ almenaŭ iliaj nomoj. Pri la listo de vortoj aprobotaj en la Naŭa Oficiala Aldono al la Fundamenta vortaro jam voĉdonis la sekcio pri la ĝen[...] |
|
Pola Radio eksilentos en Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-04 22:26La Esperanto-redakcio de la Pola Radio kredeble estos nuligita en la baldaŭa estonteco. Fine de oktobro la nova estraro de la Pola Radio publikigis sian principan decidon pri la nuligo. Anstataŭ Esperanto, la estraro volas investi pli da mono en elsendojn en la belorusa kaj ukraina lingvoj. La nov[...] |
|
Esperantistoj kritikas EU-grupon por multlingveco— de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-03 15:00La 20-an de septembro la Eŭropa Komisiono decidis fondi "altnivelan laborgrupon pri multlingveco". La proponon pri la fondo de la laborgrupo faris komisionano Ján Figeľ, kaj la laborgrupon konsistigos 11 spertuloj el diversaj landoj de Eŭropo. La tasko de la laborgrupo estas doni konsilojn kaj n[...] |
|
EU-bultenoj nun aperas en Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-10 13:51Dum sia duonjara prezidado de Eŭropa Unio, la oficiala Finnlando dissendas al eksterlando rilatajn informojn ĉefe en la angla kaj franca, sed unufoje semajne ankaŭ en latino. Nun la sama ĉiusemajna trarigardo de EU-novaĵoj estas havebla ankaŭ en Esperanto, informas oficiala novaĵletero, disse[...] |
|
TEJO havas novan prezidanton— de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-26 18:55Preskaŭ 300 el la 420 aliĝintoj al la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo efektive partoprenis la aranĝon, kiu parte okazis tute proksime al la ejo de la unua Sarajeva IJK de la jaro 1973. Kvindeko da junaj partoprenintoj de la Universala Kongreso en Florenco komune vojaĝis per bus[...] |
|
UEA ricevis du novajn landajn asociojn— de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-15 21:42La komitato de UEA en vendredo akceptis du novajn landajn asociojn kaj ankoraŭfoje aprobis la deskribon de prunto al la projekto Indiĝenaj Dialogoj. En la nova konsisto de la internacia ekzamena komisiono ne estis reelektita Gbeglo Koffi. Propono subteni la monkolektan kampanjon de ITV ne estis ak[...] |
|
La komitato de UEA eklaboris en Florenco— de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:33La pordoj de la ĉi-jara kongresejo estis malfermitaj sabate matene en preme varma Florenco. La temperaturo dum la tago atingis 33 gradojn, kaj por dimanĉo oni prognozas eĉ pli varman veteron, ĝis 37 gradoj. La programo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis je la 14-a horo, kiam[...] |
|
François Grin parolis en la inaŭguro de la UK— de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:32La solena inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco estis planita por la 10-a horo matene, sed jam antaŭ la 9-a horo dimanĉmatene kongresanoj komencis amasiĝi ĉe la ĉefa pordego de la kongreseja korto. La pordego tamen restis strikte fermita, kaj ĝin gardis policano kun[...] |
|
Estraro respondis pri Civito, Afriko kaj flagoj— de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:31Ĵaŭde matene la estraro de UEA en Florenco respondis al demandoj de kongresanoj. En la publiko ĉeestis interalie la antaŭa prezidanto de UEA, Kep Enderby, kiu volis scii pri pli la sinteno de UEA al la Esperanta Civito. La konata japana mecenato de Esperanto, Etsuo Miyoshi, demandis ĉu UEA ne p[...] |
|
Tonkin: "Elektu unu el unu"— de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:31Unu el la plej gravaj programeroj en lundo estis la publika kunveno de la elekta komisiono de UEA. La komisiono havas la taskon trovi kaj proponi al la komitato kandidatojn por la sekva estraro de UEA, kiu estos elektita en la venonta Universala Kongreso en Jokohamo. La celo de la kunveno en Florenc[...] |
|
La afrika batalo pri mono akriĝas— de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-22 12:09La antaŭa direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, Gbeglo Koffi, de pluraj monatoj ĉantaĝas la estraron de la asocio, minacante riveli laŭ li kompromitajn faktojn, se liaj postuloj ne estos akceptitaj. Unue li postulis, ke UEA faru kontrakton pri la Afrika Oficejo laŭ lia prefero. Poste, kiam UEA[...] |
|
Kongreslando denove gajnis mondpokalon— de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-18 13:40Same kiel dum pasintaj futbalaj mondpokal-ludoj, ankaŭ ĉi-jare la lando de la Universala Kongreso de Esperanto gajnis en la finalo. Post la ordinara ludotempo la rezulto en la finala matĉo Italio-Francio estis 1-1, kaj dum duonhora longigo neniuj goloj estis faritaj. La finan rezulton de la monda[...] |
|
Germana futbal-komentisto esperas je UK en 2010— de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-18 12:54Post kiam la lando de la Universala Kongreso de Esperanto jam triafoje gajnis la mondpokalon de futbalo, ankaŭ unu el la plej prestiĝaj gazetoj de Germanio ekinteresiĝis pri la ligo inter la decidoj de la estraro de Universala Esperanto-Asocio kaj la rezultoj de la mondĉampionado. En ampleksa sp[...] |
|
Esperantistoj entuziasme forpelas famulojn— de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-03 00:06Kiam la mondfama itala verkisto Umberto Eco lernis Esperanton, la esperantistoj sukcesis post du jaroj da entuziasma ĝenado konvinki lin, ke li faris eraron. Simila sorto ofte trafas famulojn, kiuj kuraĝas esprimi eĉ modere favoran opinion pri Esperanto. La plej lasta ekzemplo estas François Gr[...] |
|
ERA: "Corsetti amikas kun teroristoj"— de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-26 21:19La itala organizaĵo ERA (Esperanto Radikala Asocio) publike atakas sian unuan prezidanton, la nunan prezidanton de UEA, Renato Corsetti. ERA interalie akuzas lin pro implicita subteno al diktatoraj reĝimoj. Renato Corsetti lastatempe partoprenis en italaj lokaj elektoj kiel kandidato de la Partio[...] |
|
Esperanto Nederland daŭre sen prezidanto— de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-06 17:24La landa asocio de UEA en Nederlando post sia ĵusa ĝenerala kunveno eniris jam la kvinan jaron sen prezidanto. La lasta prezidanto de Esperanto Nederland estis Ans Bakker, nuna estrarano de UEA. Kiam ŝia dua mandatperiodo finiĝis en 2002, neniu alia volis transpreni la taskon. Antaŭ la ĉi-jara[...] |