movado
|
Pola Esperanto-Asocio rande de disfalo— de Redakcio — Laste modifita: 2012-10-21 11:36Pola Esperanto-Asocio, iam unu el la plej fortaj landaj asocioj de UEA, de pli ol kvin monatoj ne havas prezidanton. Lastatempe demisiis ĉiuj ĉefaj funkciuloj de la estraro, kaj pro manko de financa respondeculo estis prokrastita la apero de Pola Esperantisto. Por restarigi la funkciadon de la aso[...] |
|
Ĉu neesperantistoj savos la membrostatistikon de UEA?— de Redakcio — Laste modifita: 2012-10-13 11:50Nova malrekordo atendas Universalan Esperanto-Asocion: en 2012 la kvanto de indivuaj membroj antaŭvideble unuafoje en la postmilita historio de la asocio sinkos sub la ciferon 5.000. Dum la lastaj kvin jaroj la asocio perdis mil individuajn membrojn. La ĝenerala direktoro alvokas komitatanojn al a[...] |
|
La Esperanto-klubo en Bilbao timas ”indjanan” atakon— de Redakcio — Laste modifita: 2012-10-07 14:51La Esperanto-klubo en Bilbao, en norda Hispanio, en vendredo malakceptis la membriĝon de tri personoj, ligitaj kun la "Indjana" kooperativo de David de Ugarte, kiu volas fondi Esperanto-vilaĝon en la regiono. Tion asertas David de Ugarte en la blogo de la kooperativo. Malnovaj klubanoj opinias, ke[...] |
|
TED-a prelego maltedos Esperante— de Redakcio — Laste modifita: 2012-09-16 12:51Esperanto kiel la lingva manifestiĝo de libera programaro estos temo de prelego kiun prezentos David de Ugarte dum la evento TEDxMadrid la15-an de septembro. Temas pri neesperantista aranĝo, sed David de Ugarte prelegos en Esperanto, lingvo kiun li mem serioze ektudis nur ĉi-jare. Lia kooperativa[...] |
|
TEJO volas konstrui raŭmisman ponton de amo— de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-19 22:12La kongresa rezolucio de la Internacia Junulara Kongreso en Hanojo enkondukis novan terminon, eknomante la agadon de TEJO "raŭmisma finvenkismo". Laŭ diskutoj en la komitato de TEJO, kiu poste aprobis la terminon, la celo estas konstrui "ponton" inter la diversaj tendencoj de la Esperanto-movado, [...] |
|
Rezerva IJK malfermita post malrekorda UK— de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-13 23:00La ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo estis la plej malgranda post tiu en Vankuvero en 1984, kun nur okcento da partoprenantoj. Tuj post la UK en Hanojo estis malfermita la Internacia Junulara Kongreso, ankaŭ ĝi nekutime malgranda, kun malpli ol cento da eksterlandaj partoprenantoj. Hanojo efe[...] |
|
Estraro respondis sen klara strategio— de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-13 00:51La Hanoja estas la plej malgranda Universala Kongreso dum multaj jaroj. Tial estas kompreneble, ke la unua demando en la programero Estraro respondas marde matene temis pri tio, kion faras la estraro de UEA por haltigi la ŝrumpadon de la kongresoj - kaj de la tuta asocio. Hori Yasuo, nova honora me[...] |
|
Universala Kongreso en Hanojo inaŭgurita— de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-12 23:45En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, laŭdis la sinoferan batalon de la vjetnama popolo dum la Vjetnamia milito, kiu laŭ li helpis al UEA transformiĝi en asocion celantan ŝanĝi la mondon. Dum la inaŭguro estis ankaŭ [...] |
|
TEJO ne plu estas neŭtrala— de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-08 07:26La junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio ne plu estos neŭtrala, sed aktive kontraŭos diskriminacion. Tian ŝanĝon en la regularo pri TEJO praktike sen diskuto aprobis la komitato de UEA en sia fina kunsido en Hanojo en vendredo. La komitato ankaŭ postulas, ke ĝis la novembra Malferma T[...] |
|
Ne rusoj kun poloj, sed oficistoj kun eksoficistoj— de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-04 19:56Dum la tradicia programero "Centra Oficejo respondas" en Hanojo oni povis ekhavi la impreson, ke kunvenis ne ordinaraj membroj de UEA kun siaj oficistoj, sed kolegoj kun ekskolegoj kaj gravuloj. Eksaj oficistoj, estraranoj nunaj kaj eksaj, komitatanoj nunaj kaj eksaj, ĉiuj ili tiom brulis pro emo f[...] |
|
Komitato decidis pri nova elekta regularo— de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-29 20:29La solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Hanojo okazos dimanĉe, sed la kongresejo malfermis siajn pordojn jam sabate matene. La plej grava vendreda programero estis la kunsido de la komitato de UEA, kiu interalie akceptis novan elektan regularon. Laŭ ĝi, la komitatanoj venontjare aparte v[...] |
|
EU financos instruadon de Esperanto en Sicilio— de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-10 12:55Ekde septembro Eŭropa Unio subtenos instruadon de Esperanto en Mazara del Vallo en Sicilio, financante la restadon de belga esperantisto kiu dum kvar monatoj instruos la lingvon al lokaj instruistoj kaj lernejanoj. Simila stipendio estis jam pasintjare aljuĝita al dana esperantisto, kiu tamen pro [...] |
|
Fruaj lernantoj en pintaj postenoj— de Redakcio — Laste modifita: 2012-06-27 21:11La plej multaj konataj esperantistoj en pintaj movadaj postenoj eklernis la lingvon tre frue. Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA, jam kiel 17-jara gimnaziano korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore kaj pri la ata-ita-problemo. En la aĝo de 16 jaroj eklernis Esperanton John W[...] |
|
Tutmonda KER-ekzameno okazis en 17 landoj— de Redakcio — Laste modifita: 2012-06-23 21:22Sume 360 personoj en 29 urboj de 17 landoj sabate la 9-an de junio partoprenis en la plej granda ĝisnuna sesio de lingvoekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). La ekzamensesion organizis la komisiono de UEA pri ekzamenoj, kies ĉefrespondeculo estas Katalin Kováts, kaj ĝi jam altiri[...] |
|
EU rifuzas himnon en Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2012-06-09 21:10La Eŭropa Komisiono oficiale rifuzis la proponon de Eŭropa Esperanto-Unio pri popoliniciato rilate kantadon de himno en Esperanto. Laŭ la motivigo de Eŭropa Komisiono, la propono kolekti subskribojn subtene al himno en Esperanto ne estas akceptebla, ĉar neniu EU-lando agnoskas Esperanton kiel p[...] |
|
Du eksprezidentoj en Esperanta konferenco— de Redakcio — Laste modifita: 2012-05-30 11:51Du eksaj ŝtatestroj, unu eksministro kaj anoj de la itala kaj de la Eŭropa parlamento partoprenis inter la 9-a kaj la 11-a de majo en konferenco organizita de Eŭropa Esperanto-Unio en Triesto, kun financa subteno de Eŭropa Unio. La konferenco havis la temon "Kia estus Eŭropo nun, sen EU?" kaj h[...] |
|
EU-mono gutas en verdajn poŝojn— de Redakcio — Laste modifita: 2012-05-06 18:36La esperantista komerca entrepreno Kosmo dum la pasinta jaro sukcesis havigi 185.000 eŭrojn en subvencioj de Eŭropa Unio por diversaj projektoj kun rilato al la Esperanto-movado. El tiu mono pli ol 55.000 eŭroj fluis rekte en la poŝon de Kosmo en formo de procentaĵo. Helpe de tiu enspezo Kosmo [...] |
|
TEJO havas novan kasiston kaj diskutas la sorton de Pasporta Servo— de Redakcio — Laste modifita: 2012-04-25 23:06Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) dum sia estrarkunsido okazinta en Varsovio elektis novan kasiston por anstataŭi la demisiintan Alisa Nikitina. La postenon laŭ la decido de la estraro transprenos Nico Huurman, kiu ĝis nun respondecis pri seminarioj kaj aktivula trejnado. Liajn malno[...] |
|
EU-himno en Esperanto – ne nur blago— de Redakcio — Laste modifita: 2012-04-12 20:00En la unua de aprilo Libera Folio publikigis ŝercan artikolon, laŭ kiu esperantistoj turnis sin al la gvidorganoj de Eŭropa Unio por proponi devigan kantadon de himno en Esperanto en la lernejoj. Jam en la sekva tago tute surprize por la redakcio evidentiĝis, ke la satiro estis multe pli proksim[...] |
|
Plu ŝrumpas la abonantaro de la revuo de UEA— de Redakcio — Laste modifita: 2012-04-03 21:22La freŝa membrostatistiko de Universala Esperanto-Asocio montras, ke momente haltis la ŝrumpado de la membraro. La kvanto de individuaj membroj stabiliĝis ĉirkaŭ 5.300. Tiu stabiliĝo tamen okazis nur, ĉar kreskis la kvanto de membroj en la malmultekosta kategorio "membro kun Jarlibro". En ĉi[...] |
|
Jubilea kurso kaŝe nuligita— de Redakcio — Laste modifita: 2012-03-21 20:38Jam antaŭ unu jaro Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) anoncis, ke honore al la 125-jara jubileo de Esperanto aperos nova, 125-leciona kurso de Esperanto. Laŭplane ĝi devis esti lanĉita ĉi-vendrede, kaj finaj ekzamenoj por dezirantoj estis planataj por la Universala Kongreso. An[...] |
|
TEJO kresketas kaj elektas— de Redakcio — Laste modifita: 2012-03-13 21:13Post dekjara paŭzo, la individuaj membroj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove rajtos rekte influi la direkton de sia asocio, voĉdonante en la elekto de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de TEJO. Pasintfoje la elekto okazis en la jaro 2002. En la jaroj 200[...] |
|
Esperantista ministro en Slovenio— de Redakcio — Laste modifita: 2012-02-11 12:21La iama esperantisto kaj ano de la Eŭropa Parlamento, Ljudmila Novak, estos la nova ministro pri "slovenoj eksterlande" en la freŝa registaro de Slovenio. En sia posteno kiel eŭropa parlamentano ŝi antaŭ tri jaroj proponis enkondukon de Esperanto kiel komuna lingvo de Eŭropa Unio. Ŝi estos la[...] |
|
Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno— de Redakcio — Laste modifita: 2012-01-13 07:48Ekde 1994 la Estraro de UEA ĉiujare decidis pri la ricevanto de subvencio Cigno, kiu celas finance subteni projektojn por divastigo de Esperanto en la Tria mondo, aŭ eksaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ekde la jaro 2012 subvencio Cigno ne plu ekzistos. Anstataŭe parto de la mono estos uzita por [...] |
|
Lech Wałęsa renkontis junajn esperantistojn en Gdańsk— de Redakcio — Laste modifita: 2012-01-08 12:32Renkontiĝo kun la eksa prezidento de Pollando, Lech Wałęsa, estis unu el la pintaj momentoj dum la kvintaga Junulara Esperanto-Semajno, okazinta en Gdańsk ĉirkaŭ la jarŝanĝo. La renkontiĝon kunorganizis Pola Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo kaj la klubo Varsovia vento. Inter l[...] |
|
La IJK en Japanio estas nuligita— de Redakcio — Laste modifita: 2012-01-03 12:40La Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu devis okazi en Japanio en la dua semajno de aŭgusto 2012, estas nuligita pro organizaj problemoj. La decidon faris la japanaj aktivuloj en la Loka Kongresa Komitato. TEJO ankoraŭ ne scias, ĉu kaj kie okazos IJK en la jaro 2012. La decido estis anoncita[...] |
|
SAT perdis sian prezidanton— de Redakcio — Laste modifita: 2011-12-27 12:21Jakvo Schram, la prezidanto de la plenum-komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, demisiis de sia posteno kaj poste komplete forlasis la asocion. Grava kialo por la eksiĝo estis, ke li estis elfermita el la diskutejoj de SAT. "Mi ne volas agadi en asocio kiu ne respektas la bazajn regulojn pri homaj[...] |
|
Stano Marček redaktos la revuon de UEA ankaŭ en 2012— de Redakcio — Laste modifita: 2011-12-19 21:07La estraro de UEA ne sukcesis decidi ion pri la informa politiko de la asocio. Mankas klareco eĉ pri tio, ĉu sian opinion sekve devus diri la estraro, aŭ tamen la Komisiono pri Strategiaj Demandoj de UEA. Komplete fiaskis la tuta diskuto, komencita en Havano en julio 2010, post la decido serĉi n[...] |
|
Kunikloj pli popularas ol Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2011-11-27 14:24La tutmonda voĉdona kampanjo por elekti Germanan Esperanto-Asocion unu el la mil plej popularaj asocioj de Germanio malsukcesis. Kvankam la germanaj esperantistoj, male ol la subtenantoj de la plej multaj aliaj asocioj, ricevis subtenon de samideanoj en la tuta mondo, la asocio ricevis malpli ol la[...] |
|
Zamenhof ploras pro manko de gazetanoncoj— de Redakcio — Laste modifita: 2011-11-21 21:46Universala Esperanto-Asocio elspezu sian tutan kapitalon por samtempaj gazetaj reklamoj pri Esperanto, ĉiumonate dum unu jaro, en la 27 landoj de Eŭropa Unio. Tia kampanjo vekos la eŭropanojn kaj estos granda investo por la estonto, opinias Etsuo Miyoshi. Lian proponon subtenas la pola sekcio de [...] |