Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario

Komentario

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-13 21:46
Subskribitaj komentarioj pri aktualaj fenomenoj en la Esperanto-movado
Kiam la biero finiĝas de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-30 17:59
KOMENTARIO. En la inform-fluo kiu lastatempe pasis tra la konscio de nia aŭtoro Maria Sandelin, ŝi trovis krom la eŭropa ĉampionado pri futbalo kaj la elektoj en UEA ankaŭ esperantan retpaĝon kiu kaŭzis al ŝi inkub-sonĝon.
Kiu volas turni la fluon de riveroj? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-29 00:38
KOMENTARIO. Nia aŭtoro Maria Sandelin subite trovis sin en alia epoko, kiam ŝi sekvis lastatempajn diskutojn en esperantlingvaj forumoj. "Iuj homoj en nia tempo volas disciplini, korekti kaj puni tiujn kies amo fluas en 'malĝusta' direkto", ŝi skribas.
Ĉu seksismo en la esperanta gazetaro? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-30 22:03
Lastatempe aperis en mia poŝtkesto du esperantlingvaj gazetoj sur kies kovriloj estas fotoj de pli aŭ malpli vestitaj virinoj sen ajna ligo al la enhavo de la gazeto. Ambaŭ gazetoj volas esti konsiderataj kiel seriozaj. Do pri kio temas? Hazardo? Reciproka inspiro?
Ĉu du virinoj kun laŭtaj voĉoj sufiĉas? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-30 22:09
Okaze de la internacia tago de virinoj nia aŭtoro Maria Sandelin esploras la rolon de la virinoj en la Esperanto-movado. Laŭ ŝi, strukturoj kiuj pluvivas en leĝoj, kutimoj kaj kapoj de homoj daŭre malfaciligas al ĉiuj virinoj, ankaŭ la saĝaj, agi socie kaj atingi gravajn poziciojn. La samaj strukturoj helpas al ĉiuj viroj, ankaŭ la malpli saĝaj.
seksismo de zope — Laste modifita: 2004-06-29 00:42
kovriloj de Esperanto-gazetoj
En la cirklo de brilo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-30 13:05
Reciproka amindumado de UEA kun nedemokratiaj reĝimoj agacas nian aŭtoron Maria Sandelin, kiu sekvas la Pekinan kongreson de la alia flanko de la terglobo. "Foje brilo blindigas, tiel ke oni perdas la senton pri perspektivoj kaj proporcioj kaj forgesas demandi kiun prezon oni pretas pagi por atingi sian celon. Ĉu indas pagi per tiu honoro kiu estas ne ekstera kaj pompa sed vera kaj homa? Ĉu indas pagi per sia konscienco", demandas sin nia aŭtoro.
Ĉu eblas ŝanĝi okulvitrojn? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-12 22:01
KOMENTARIO. Nia aŭtoro Maria Sandelin trovas, ke tro multaj esperantistoj rigardas la mondon tra verdaj okulvitroj. Ŝi proponas foje provi aliajn okulvitrojn, por pli bone vidi la ĉirkaŭaĵon.
Ĉu eblas komuniki en Esperantujo? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-30 22:02
Paroloj pri Esperanto kiel ”lingvo de paco kaj amikeco” kaj similaj kliŝoj nur fortimigas neesperantistojn kaj malfaciligas nian propran komunikadon, opinias nia aŭtoro Maria Sandelin
La deziro venu de interne de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-04-16 09:21
Nia aŭtoro Maria Sandelin estas ĉirkaŭata de libroj private kaj profesie, sed esperantlingvaj libroj malofte transvenas la sojlon de ŝia interesiĝo kaj ŝi miras pri la ekstrema literaturemo kiun multaj esperantistoj volas elmontri. "Se verko donu ion pli profundan al siaj legantoj, la deziro legi devas veni de interne. Tiam la elirpunkto neniam povas esti prestiĝo, lingva ekzerciĝo aŭ strebo plifortigi sian identiĝon kun iu lingvokomunumo", ŝi skribas.
Sterki kaj sterki konstante de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-25 13:37
KOMENTARIO. La konata aŭtoro kaj tradukisto Sten Johansson konsentis prilumi siajn ideojn pri la estonteco de la Esperanto-movado. La unua paŝo laŭ li devus esti akcepto de la realaĵoj. Jen liaj piloloj por saniĝo.
La disrompita sankteco en Beslan de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-09-08 18:20
En Beslan en suda Rusio centoj da infanoj kaj gepatroj estis mortigitaj pro atako de teroristoj kontraŭ lernejo. Beslan estas proksima al ni ĉiuj, kion ajn ni kredas, skribas Maria Sandelin.
La rasismo kaj specifaj esperoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-05 09:53
Nia aŭtoro Probal Daŝgupto sentas sin en rasisma medio ankaŭ en Esperantujo. "Laŭ mia sperto ekde 1967 la esperantista publika opinia fluaro restas katenita en tiu modera, senmemkonscia formo de la rasismo, kiu en diversaj variantoj oftas en la blankulaj landoj. Ekzistas la firma kredo, ke la formato de la sola ebla homa civilizo estas jam valide difinita, kaj ke ne restas io por intertrakti", li skribas.
"La Tria Mondo kaj Esperanto povus amiki" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-09-27 23:44
La mondolingvaj kosmoj de la iama franca kaj la nuna angla lingvoj ŝuldas sian potencon al la premo de forto, dum Esperanto povus enkonduki novan principon de unueco, opinias nia aŭtoro Probal Daŝgupto. "Ju pli la triamondaj civilizoj aplombe konscios pri siaj rajtoj, pri la rajtoj de la senhereduloj, des pli kreskos 'strukture' la mondaj ŝancoj de planlingvo", li skribis jam en 1987.
Ĉu eblas rigardi per du okuloj? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-04-14 18:59
Ĉu preskaŭ mankas viroj en estraro kun tri viroj kaj kvar virinoj? Tion opiniis Komitatano Z en sia ĵusa komentario en La Ondo de Esperanto. Nia aŭtoro Maria Sandelin ne samopinias. "La afero temas pri tio ĉu oni kuraĝas rigardi la mondon per du okuloj aŭ ne. La mondo estas nome duseksa, kaj se oni rigardas ĝin per nur unu okulo - la vira - ĝi restas ja duona", ŝi skribas.
De belaj virinoj al fuŝaj akademianoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-11-01 23:40
Kun la permeso de la redakcio de "La Ondo de Esperanto", ni republikigas la komentarion de Komitatano Z, aperintan en la oktobra numero de la revuo.
Kinnock: ”La latina neniam devintus eksmodiĝi!” de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-12-29 12:25
En 2004 dek novaj landoj aliĝos al la Eŭropa Unio. La brito Neil Kinnock estas la Eŭropa Komisionano respondeca pri tio ke la komisionaj interpretistoj kaj tradukistoj kapablu labori ankaŭ per la novaj lingvoj. Kiel funkcios Eŭropo kun dudek oficialaj lingvoj? Ĉu la kostoj ne fariĝos neelteneblaj? Kaj kiel ni certigos ke ankaŭ minoritatoj povu partopreni en la eŭropa debato?
Sebastian Hartwig: "Frank perfidas Esperanton" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-01-04 01:30
Nia aŭtoro Sebastian Hartwig ekemis kabei leginte pri tio, kiel la Esperantisto de la Jaro interrilatis kun kelnerino en Pollando. "La provoj intime kunligi Esperanton kaj Eŭropon kontraŭ la resto de la mondo estas perfido je Esperanto. La esperantistoj atentu, ke ili ne deflankiĝu pro moda iluzio de sia universala, tutmonda vojo", opinias nia aŭtoro. Ĉe la Esperantisto de la Jaro 2004, Helmar Frank, li krome trovas "sloganojn, kiuj preskaŭ laŭvorte similas al tiuj de ekstremdekstraj partioj kaj organizoj en Germanio".
Tišljar: Ni donacu Esperanton al EU de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-01-04 11:35
Laŭ Zlatko Tišljar, la sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, se Esperanto iĝus la lingvo de Eŭropo, ĝi perdus la ideologian kredon de la esperantistoj pri tutmonda lingvo, sed en la praktiko iĝus multe pli tutmonda ol nun eblas imagi. Li volas, ke la Esperantistoj donacu sian lingvon al EU. "Per tio, ke ni fordonas la lingvon al EU, ni stabiligas la mondon, kontraŭstaras mondmiliton kaj tiel servas al la monda paco", li skribas.
Mickle: "Simbiozo de esperantismo kaj lingvonaciismo?" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-12-19 19:23
"Naciismo, el kiu haladzas la spirito de etna kaj intercivilizacia malfido kaj rivalado, estas laŭ mi neniam akceptebla, eĉ kiam ĝi ŝajnas unuavide oportuna instrumento por batali kontraŭ la imperiismo", skribas Gary Mickle. Komentante la prelegon de la franca sciencisto Charles Durand en la gotenburga UK, nia aŭtoro demandas al si, ĉu anoj de teorioj pri la interciviliza lukto estas memklaraj aliancanoj de la esperantistoj.
Corsetti: "Temas pri usonemo kaj malusonemo" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-12-19 19:22
"Iuj kritikas la lingvodefendajn movadojn, kiuj nun ekestas en pluraj eŭropaj landoj. Laŭ la kritikantoj temas pri esence dekstremaj kaj ligataj al dekstremaj partioj. Kaj tio almenaŭ parte estas vero. La dekstraj partioj estas tre pli sentemaj ĉi-rilate ol la tradiciaj maldekstraj partioj. [Sed] mi havas la impreson, ke la defendo de la naciaj lingvoj en eŭropaj landoj estas fenomeno ne de dekstro/maldekstro sed de usonemo/malusonemo, merkatemo/malmerkatemo, elitemo/malelitemo", skribas Renato Corsetti.
Mickle: "La novesperantismo forgesigas nian historion" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-12-19 19:22
La diskuto pri la rilato inter diversaj lingvodefendaj movadoj kaj la Esperanto-movado pluiras. Respondante al Renato Corsetti, nia aŭtoro Gary Mickle riproĉas UEA-n pro ”persista kamuflado de la politikaj implicoj de ĝia elekto de ekstermovadaj kunvojaĝantoj”.
En kiu tago la mondo estiĝis? de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-01 00:30
Nia aŭtoro Maria Sandelin pripensis la malfacilan arton levi la rigardon por vidi arbarojn kaj ne nur arbojn. Krome, meze de plena horaro, ŝiajn okulojn trafis reklamfolio de skandal-ĵurnalo: ”Mi vidas dum kelkaj sekundoj tre klare la rakonton en kiu mi ludas rolon - ĝian pozicion en la tempo, geografio, socio kaj generacioj. Kaj mi ekpensas: kiuj el miaj veroj estos malveroj post dudek jaroj?”
Frank kontraŭ eŭropaj "kulturdamaĝuloj" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-01-03 22:20
La ĵus elektita "Esperantisto de la Jaro 2004", Helmar Frank, estas konata interalie pro siaj eŭropismaj ideoj. Laŭ nia aŭtoro Gary Mickle li "reprezentas politikan koncepton, kiu akiris jam klarajn konturojn kaj intertempe proksimiĝis al hegemonieco en la medio de UEA". La vorto "kulturdamaĝulo", uzata de Frank, laŭ Gary Mickle havas malagrablajn kromsignifojn.
Usonaj vampiroj parolas Esperanton de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-13 13:58
De tempo al tempo aperas mencioj pri Esperanto en neatenditaj lokoj: gazetaj artikoloj, beletraj verkoj, filmoj. Tiaj mencioj ĝojigas multajn esperantistojn, kiuj supozas ilin signo de rekono. Lastatempe Esperanto rolis en la sveda filmo Populärmusik från Vittula kaj en la hispana filmo El coche de pedales. Ankaŭ en la usona filmo Blade: Trinity aŭdiĝas iuj frazoj en Esperanto. Kiam konataj aktoroj parolas Esperanton sur kineja ekrano, la entuziasmo de multaj esperantistoj ne konas limojn. Jorge Luis Gutiérrez seniluziiĝis, spektinte la laste menciitan filmon, kvankam al li plaĉas vampiroj.
Ĉu serioze aŭ anekdote? de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-10 13:02
Lige al la internacia tago de la virinoj la okan de marto, nia aŭtoro Maria Sandelin rakontas kiel ŝi timigis ne-esperantistan amikinon per rakontoj pri la sinteno al virinoj en Esperantujo. Ŝi ankaŭ prezentas kelkajn siatempe seriozajn svedajn gazet-eltondaĵojn, kiuj kun la paso de la tempo transformiĝis al ŝercoj. "Ĉu en Esperantujo entute ekzistas komunaj anekdotoj – iuj subkomprenataj valoroj kiuj ŝanĝiĝas kun la tempo?" ŝi demandas.
Nur unu penson for de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-23 11:17
Multaj homoj kolektas magiajn momentojn kaj ofte donas al ili specialan signifon. Multaj ankaŭ serĉadas tiujn perfektajn bildojn aŭ scenojn kiuj ŝajnas kapti ion esencan en la propra historio aŭ kompreno pri la mondo, skribas Maria Sandelin, kiu ankaŭ rakontas kiel ŝi, dum preparlaboro por radia programero pri la geedzoj Tolstoj, en la sudsvedia vilaĝeto Sireköpinge renkontis – Lev Tolstoj.
La okuloj de Lolita de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-22 13:52
Lastatempa surfado en la esperant-lingva reto, kie same kiel en la cetera reto eblas renkonti aludojn pri "lolitoj" en tekstoj kaj bildoj, instigis nian aŭtoron Maria Sandelin relegi libron, kiu laŭ ŝi estas unu el la plej fascinaj, sed ankaŭ unu el la plej miskomprenataj romanoj kiuj ekzistas – "Lolita" de Vladimir Nabokov. Krome ŝi pripensis la difinon de "porno", beleckonkursojn, kaj legis pri junaj iranaj virinoj kiuj identigas sian vivon malantaŭ la vualo kun la vivo de Lolita.
Kabe donu sian prestiĝon al pli indaj celoj de Redakcio — Laste modifita: 2008-09-27 17:43
En Esperantujo ial estas prestiĝe forlasi Esperantujon. Kabeado ŝajnas esti la plej supera ŝtupo de esperantisteco, miras nia aŭtoro Toño de Barrio. Li kredas, ke la prestiĝo de kabeado povus malpliiĝi, se oni enkondukus novan vorton por tiu fenomeno. "Kiel omaĝo, ni rezervu la vorton kabei por aliaj sencoj. Ekzemple, oni povas kabei kiam oni tradukas romanon per tiom suka lingvaĵo", skribas nia aŭtoro.
Ĉe la limo de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-22 13:51
Esperantistoj kiel grupo ŝatas opinii sin aparte toleramaj kaj interesitaj pri aliaj kulturoj. Nia aŭtoro Maria Sandelin estas skeptika. ”La malfacila parto temas pri la kapablo salti en la penso”, ŝi skribas. Ŝi ankaŭ rakontas pri la marokano Ali Bourequat, kiu travivis dek jarojn en plena mallumo en malliberejo de la reĝo Hassan la 2-a. Lia sorto temas pri ”ekstrema ŝovado de limoj”, ŝi skribas en sia komentario.
Falsaj nomoj kaj veraj trompoj de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-22 13:33
La "Civito" estas blufo kaj tial kompromitas Esperanton antaŭ la ekstera publiko: malantaŭ ĝi, ĝiaj surpaperaj societoj kaj pompaj organoj, troviĝas nenio, skribas nia aŭtoro G. C. Fighiera, honora membro kaj multjara Konstanta Kongresa Sekretario de Universala Esperanto-Asocio. "Mia konsilo: estu singardaj pri la allogoj de la "Civito" por eviti damaĝi al Esperanto kaj al ĝia movado; kaj por eviti esti mem trompitaj", li konkludas
La homoj kompatindas de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-14 13:12
La dana pentristo Marie Triepcke Krøyer Alfvén havis la malbonŝancon iĝi edzino de du memcentritaj geniuloj kiuj unu post la alia igis ŝian vivon infero. Aŭ ĉu eblus priskribi ŝian sorton alimaniere? ”Estas diferenco, nome, inter unflanke kunsento kaj aliflanke la respondeco kiun oni atribuas al homo pri ties propra vivo.”, skribas nia aŭtoro Maria Sandelin, kiu ankaŭ opinias ke la ĉefa problemo en homa interrilatado sur ĉiuj niveloj estas plenkreskuloj kiuj agas kiel trijaruloj en ludsablujo. Inter esperantistoj la Civito estas la plej frapa ekzemplo, ŝi skribas.
Gbeglo Koffi pri la TIETTI-instituto de Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-02 20:35
Lige kun la malcerteco pri daŭrigo de la kontrakto pri la Afrika Oficejo de UEA, ĝia direktoro Gbeglo Koffi sendis al Libera Folio plurajn tekstojn, en kiuj li klarigas pri la granda laboro farata de Instituto Zamenhof. Unu el la tekstoj havas la titolon "TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETo) ĉiam sur la ĝusta vojo". La ampleksa teksto evidente celas montri ke eblas samtempe ricevi monon de UEA kaj kunlabori kun la Civito. Ni publikigas la kompletan tekston senŝanĝe.
Piron: "Esperanto taŭgas kiel jura lingvo" de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-18 21:45
Laŭ EU la ĉefa manko de Esperanto estas ĝia neprecizeco. Almenaŭ tiel ŝajnas laŭ la nova prilingva retejo de EU, kiu konstatas ke "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj". Claude Piron laboris kiel tradukisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Li pro siaj propraj spertoj opinias ke Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj - sed ke ja necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.
Ĉu Esperanto havas kulturon? Jes kaj ne! de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-07 16:49
Laŭ iuj kritikantoj de Esperanto, ekzemple reprezentantoj de la Eŭropa Komisiono, la lingvo ne taŭgas por seriozaj celoj ĉar mankas al ĝi kulturaj referencoj. Malmultaj esperantistoj dubas pri la ekzisto de esperanta kulturo, sed kia estas la ligo inter lingvo kaj kulturo? Por eviti konfuzon, nepras fari klaran distingon inter lingvo kaj ĝia parolkomunumo, opinias Detlev Blanke. "La problemo, estas, kiom da kulturelementoj ĝenerale estas ligitaj al Esperanto kaj kiom da ili estas ligitaj nur al ĝi. Ofte la diskutoj pri la temo estas ĵonglado inter rigora kaj metafora sencoj de tiu konstato", li skribas.
Se atente aŭskulti de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-28 18:21
"Unu el la mirindaj aferoj pri la reto estas ke ĝi estas samtempe tiom brua kaj tute silenta", skribas nia aŭtoro Maria Sandelin en kroniko pri sonoj, bruo kaj silento. "Bruo estas susuro en la kapo - ne ĉam ligita al sonoj - kaj bona silento same grava por ĉia kresko kaj naskiĝo de novaj pensoj kiel estas bonaj interparoloj", ŝi skribas. Krome ŝi konstatas ke la sinteno al silento en interparoloj estas malsama en diversaj kulturoj.
Agoj pri dokumento